Šumava: Malsamoj inter versioj

1 305 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
geografiaj-geopolitikaj informoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
(Adaptis al Bohemia Arbaro)
(geografiaj-geopolitikaj informoj)
'''Bohemia Arbaro''', ĉeĥe ''Šumava'', germane ''Böhmerwald'', estas 200120 km longa montaro surlime inter [[Ĉeĥio]], [[Germanio]] kaj [[Aŭstrio]].
La plej alta monto en Germanio nomiĝas [[Großer Arber]] (1456 m), en la ĉeĥa parto la plej alta monto estas [[Plechý]] (''Plöckenstein'', 1378 m).
 
Foje oni alkalkulas al ĝi alian montaron nord-okcidente de ĝi, 80 km longan, kiu ĉehe nomiĝas '''Český Les''' (Ĉeĥa Arbaro), germane '''Oberpfälzer Wald''' (Supra-Palatinata Arbaro).
 
En la ĉeĥa parto troviĝas samnoma '''nacia parko'''.
La Bohemia Arbaro estas populara regiono por sportemuloj kaj naturŝatantoj.
 
== Geografio ==
 
La Bohemia Arbaro etendiĝas pli-malpli de [[Česká Kubice]]/[[Furth im Wald]] nord-okcidente al [[Vyšší Brod]] sud-oriente (ĉ. 120 km). Ĉe ambaŭ finoj estas vojaj ligoj inter la najbaraj landoj: transirejo Česká Kubice/Furth im Wald inter Ĉeĥio kaj Germanio resp. Studánky/Weigetschlag inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Inter tiuj du lokoj estas nur du vojaj ligoj tra la Bohemia Arbaro: Ĉe [[Železná Ruda]]/[[Bayerisch Eisenstein]] kaj ĉe [[Strážný]]/[[Philippsreut]]. Ĉe Česká Kubice kaj Železná Ruda estas ankaŭ fervojoj.
 
La germana parto apartenas preskaŭ tute al [[Malsupra Bavario]], kun anguleto en [[Supra Palatinato]]. La aŭstra parto apartenas al [[Malsupra Aŭstrio]]. La ĉeĥa parto dividiĝas inter [[Sudbohemia regiono]] ([[distrikto Prachatice]]) kaj [[Regiono Plzeň]] ([[distrikto Klatovy]]).
 
Meze de la Bohemia Arbaro fontas [[Řasnice]], [[Varma Vultavo]] kaj [[Malvarma Vultavo]], kiuj kune formas la riveron [[Vultavo]]. Tiu fluas tra la suda parto de la Bohemia Arbaro kaj tie formas la [[akvobaraĵo|bar-lagon]] [[Lipno (akvobaraĵo)|Lipno]].
 
 
<gallery>
Dosiero:Topo boehmerwald engleder.jpg|Topografio