Magio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Magio''' estas tuto de la procedoj kaj [[rito]]j, per kiuj la operacianto kredas povi efiki sur la [[okultismo|okultajn]] fortojn de la mondo kaj obeigi ilin al la homaj deziroj. La vorto ''magio'' parencas al [[magoj|mago]]. La bazo de tio estas la imago, ke la naturajn objektojn movas, regas nevideblaj [[spirito]]j ([[animismo]]), kiujn la homo kapabla devigi al sia servo. Ĝi evoluis en la primitivaj cirkostancoj de la prahomo, kiam la homo tute dependis de la naturaj elementoj, [[bonŝanco]]. Tre gravas en la magia rito la imitado (ĉasado, kapto de besto) kaj eldiro de nomo. La praa arto ([[danco]], [[arto|artludo]], [[desegnado]]) elkreskis el la magio. Foje eĉ en religioj troviĝas magiaj spuroj, kiuj tamen antropologoj efike distingas el religio. Eĉ iuj religioj, kiel la Biblia kaj Kristana, rifuzas kiel sensencajn kaj neefikajn kaj pekajn ĉiujn magiajn praktikadojn.
 
Oni distingas [[blanka magio|blankan]] (bonfara) kaj [[nigra magio|nigran magion]] (malbonfara) ekde la [[mezepoko]].
 
==Antropologia vidpunkto==
 
[[Antropologio]] kun psikologoj kaj faka kredantaro opinias ke la unuaj religiecaj sentoj en la prahomaro eble estis signitaj je magio, kiun la postaj generacioj kapablis distingi el religio. Krome ili dividas magion el [[religio]]. Dum en religio, la kredanto ne havas kontrolon sur la okultaj fortoj, kaj nur povas peti kaj pruvi proponi akordojn al la gedioj, aŭ esperi bonan volon de gediuloj aŭ spiritoj, en magio, la sorĉisto havas povon (aŭ kredas havi povon), ĉar tiu konas formulojn aŭ ritojn, kiujn certe devigas (tiu kredas) la spiritojn, [[demono]]jn, [[gedioj]]n aŭ okultajn fortojn, por ke ili faru kion tiu volas. Sekve, antropologie, la katolika pastro, kiu kredas devigi ke la demonon eliru korpon de posedato per formuloj de [[ekzorcismo]], unuvide tiam ŝajnas praktiki magion, ĉar li ne petas al la demono eliri la posedaton, sed vere ordonas tion al ĝi; sed, duavide, li sin montras religia ĉar li petas al Dio ke al la demono estu ordinite forlasi la posedaton, kiel dedukteblas el la Preĝoj en la koncerna [[Katolika Ritaro]].
 
== Vidu ankaŭ: ==