Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Magyar: nova sekcio
Neniu resumo de redakto
Linio 57:
 
Saluton, dankon pro via interesa demando. Jes, oni povus diri, ke mia interesiĝo pri la hungara venas iomete ankaŭ de la nomo de mia loĝurbo, sed nerekte. La urbo nomiĝas kiel ĝi nomiĝas, ĉar ĝi situas ĉe la iama landlimo de Aŭstrio kaj Hungario (kies parto tiam estis ankaŭ Slovakio). Kaj plej konkreta impulso por mi eklerni la hungaran estis la bezono esplori la historion de mia patrina familio en la arĥivejoj de Bratislava, ĉar tiu familio en la 19-a jarcento vivis sur la teritorio de okcidenta Slovakio (la provincoj Nyitra kaj Pozsony). En la malnovaj registrolibroj ofte oni skribis hungare, kaj mi deziris kompreni tiujn informojn. Krome tamen, mia scivolemo pri la hungara estas certe grandparte influita ankaŭ de mia esperantisteco, renkontiĝado kun multaj hungaraj esperantistoj kaj ĝenerala scivolemo pri lingvoj (kaj simpatio por tiuj aparte specialaj kiel la hungara). La hungaran lingvon mi studis universitate dum unu semestro; eble mi iam ankoraŭ daŭrigos pri tio. Viszontlátásra! [[Vikipediisto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] 15:06, 6. Jan 2009 (UTC)
 
==[[:Dosiero:Rektatriangulo1.JPG]]==
Saluton, Aleksandro. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Ŝ|Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:
<pre>
{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}
</pre>
Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro ''permeso'' estas du eblecoj:
*meti la licencan ŝablonon rekte tien
*skribi tien: ''vidi malsupre'' kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon
Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio [[:Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj]] enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn. -- [[Vikipediisto:Yekrats|Yekrats]] 00:14, 1. Feb 2009 (UTC)