Stigmato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
Hodiaŭ tiaj korpaj surfacaĵoj estas ekzaminataj, eĉ de kompetentuloj flande de la Katolika Eklezio, kaj por certiĝi pri la religia sinteno kaj por provi malkovri eventulajn psikajn meĥanismojn kiuj povus generi la fenomenon. La Katolika Eklezio estas aparte interesita ĉar la stigmata fenomeno kreiĝas, laŭ komuna opinio, nur inter ĝiaj fideluloj.
 
'''Patro Pio''' La Katolika Eklezio ĵus sanktodeklaris Patron Pion el Pieltralcina, do ekskludante en li subjektivan trompon kaj inklinigante konsideri supernaturajn liajn stigmatojn, kiuj konstantis en lia korpo laŭ plurdekoj da jaroj. Sed ne ĉiuj konsentis antaŭe kaj poste kun tiu pozicio. Fakte, se citi ekzemplon, itala historiverkisto Sergio Luzzatto en ĵusa libra publikaĵo (Padre Pio,. Miracoli e politica nell'Italia del Novecento (2007) kredis trovi, rilate la stigmatojn de Patro Pio, atestojn pri akiro kaj uzado de acido el familio de fenoloj, kiun li interpretis kiel ilo por “helpi” kaj pli daŭrigi la efikon “vundan” de la stigmataj signoj. Sed al tiu suspekto de S. Luzzatto oni kontraŭrimarkigis ke vere Patro Pio laŭkelke da tempo uzis tian acidon sed kiel kuracilan helpon avantaĝe de siaj novicoj, pri kies edukiĝo li estis ŝarĝita laŭ kelkaj jaroj (Tiun uzon li lernis kiel adepto al sanitara servo dum la unua monda milito); sed la homo estis, pro suspekto kaj pro la tro evidenta ekstraordinareco de la fenomeno, kontrolita kaj pedante observita kaj longatempe senigita de ĉio... sed la stigmatoj restis en siaj lokoj ĉiam laŭ plurjadekoj. La historiisto memorigas ankaŭ la takson, pri tiu stigmatizito, de fransciskano Aŭgusteno ''Gemelli'', jam kreinto de la Katolika Universitato de Milano, kaj multe estigmata ĉe la supera ekleziaj aŭtoritatoj pro lia profesio kiel psikologiisto kaj eseoj pri la mistikaj fenomenoj. A. Gemelli estis invitita de tiuj aŭtoritatuloj kontakte esplori pri la fenomenoj en Patro Pio, kaj fine tiel taksis la homon “psicopata, memdanĝera kaj trompema". Pri la tuta afero, tamen, oni notigas ke A. Gemelli alproksimigis, jes, Patron Pion en la printempo de 1923, sed tiu ĉi, obeaante al la ordonoj de siaj superuloj absolute malpermesantaj ke li monru al kiu ajn la stigmatajn signojn, rifuzis kaj pretendis ke A. Gemelli alpaŝu laŭ jerarkia vojo kiun Gemelli ne observis pro manko de enŝarĝanta skribo. Do, Gemelli neniel ekzamenis kaj ne plu rekontis Patron Pion, kaj formulis juĝon tro rapide kaj fontigis konvinkon, ke la rifuzo de la fratulo estis pruvo de lia trompemo Santo impostore. vidu Controstoria di padre Pio (M. Guarino - 2002). Lia “ekzameno”, sena je valoro el si mem, estis krome senigita je tio pro aliaj ekzamenoj fare de aliaj diagnostikuloj kaj super ĉio de la longa kaj detalega kanona proceso.
'''Alia fama stigmatizitino estas Tereza Neumann''', germana kamparanino normale religiema, kiu jam dudeksesjanriĝanta vidis aperi en siaj manoj la signoj de la pasiono de Jesuo. Ek de 1926 ĉiun ĵaŭdon ĝis la dekvina de la sekva venbredo, tiu juna kamparanino konstatis melfermiĝon de tiuj misteraj vundoj kiuj poste tute fermiĝis, kaj tio ĝis la tago de ŝia morto. La afero impresis multe, precipe pro la nekredebla kvanto da sango elfluanta el la vundoj. Evento eĉ pli impresa estis tiu de la sinnutrado ĉar dum 36 jaroj ŝi sin vivtenis, krom per la eŭkaristia korpo, nur per iom da vino kaj pano, kvankam la pena kampara laboro kaj doma kaj eksterdoma mastrumado. Tereza estis kontrolita kaj observita kaj ekzamenita milmaniere, aparte de religiaj aŭtoritatuloj, kaj oni konstatis nur ŝian simplan devotecon kaj nefieron pro ŝiaj stigmatoj.