Elizabeta epoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|<center>Elizabeto la 1-a dum la kroniga ceremonio 1558 La '''elizabeta epoko''' estas la nomo por la rega tempo d...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Elizabeth I of England - coronation portrait.jpg|thumb|right|<center>Elizabeto la 1-a dum la kroniga ceremonio 1558]]
La '''elizabeta epoko''' (aŭ ''elizabeta erao'') estas la nomo por la rega tempo de reĝino [[Elizabeto la 1-a (Anglio)| Elizabeto la 1-a]] de [[Anglio]] inter la jaroj [[1558]] kaj [[1603]]. La tempo ofte nomatas la "ora epoko de la historio de Anglio" – en tiu epoko datiĝas la kulmino de la angla [[renesanco]] kaj flora tempo de la angla literaturo. La [[elizabeta teatro]] ekfloris, la verkoj de [[William Shakespeare]] (Vilhelmo Ŝekspiro) kaj aliaj samfakanoj revoluciigis la manieron verki [[dramo]]jn. Angloj esploris la mondon kaj la ekspansio de la angla ŝtato al [[Nordameriko]] komenciĝis. En Anglio mem solidiĝis la [[protestantismo]].
 
La elizabeta epoko elstarigindas ĉefe kontraste al la periodoj antaŭ kaj post ĝi. Estis la periodo post la [[reformacio]] de la landa kristana organiziĝo for de la [[romie katolika eklezio]] al ŝtate difinita [[anglikana eklezio]], kaj antaŭ la postaj konfliktoj kaj inter anglikanoj kaj katolikoj kaj inter la [[parlamento]] kaj la [[monarko]]j, kiuj difinis la 17-an jarcenton. La reĝino Elizabeto povis almenaŭ por la daŭro de sia regotempo pacigi la konfliktojn inter la diversaj kristanismaj grupoj, kaj la parlamento ankoraŭ ne sufiĉe fortis por signife ataki la monarkan [[absolutismo]]n. Anglio havis centraligitan, bone organizitan kaj agopovan registaron, kio precipre ŝuldiĝis al la reformoj de la antaŭaj reĝoj [[Henriko la 7-a (Anglio)|Henriko la 7-a]] kaj [[Henriko la 8-a (Anglio)|Henriko la 8-a]].