Mulholland Drive: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ortografio
Linio 27:
 
==Alfilmiĝo==
Skize, ''Mulholland Dr.'' estis televida projekto. David Lynch, kiu jam spertis pri TV-serioj kiel interalie ''[[Twin Peaks]]'', planis filmi duhoran epizodon poste sekvotan de aliaj. Sed la produktantoj, la televida ĉeno [[ABC]] (American Broadcasting Company), postulis multajn aranĝojn kaj drastajn forprenojn. Eĉ se Lynch efektivigus la aranĝojn, la retodissenda firmao ne akceptus plu subteni la reĝisoron.
 
Feliĉe, Lynch konservis la rajton disponi pri sia verko kaj helpe de 7 milionoj dolaroj de [[CanalPlus]], franca televidĉeno, adaptis la epizodon al vera filmo je 2 horoj kaj duono.
 
==Ĉefrolantoj==
Linio 55:
* [[Tad Horino]] : Taka
* [[Tony Longo]] : Kenny
* [[Brent Briscoe]] : [[Detektivo]] Neal Domgaard
* [[Robert Forster]] : Detektivo Harry McKnight
 
Linio 65:
Estus sensencaĵo prezenti la komencon de tiu filmo ĉar ĝia strukturo ne similas al la kutima [[Scenaro|scenara]] ŝablono. Ĉirkaŭ 60[[Procento|%]] de la filmtempo, la rakontado tute ŝanĝas kaj mergas nin en konfuzo kaj sindemandado pri la jam vidita parto de l' filmo. Kaj la solvo ne prezentiĝos je la filmfino, kiel iu povus prudente kredi, sed en la adaj revidoj de la filmo, en kiu staras multegaj [[Indico|indicoj]], ofte sensignifaj, sed kiuj igas al pli [[Abstrakteco|abstraktaj]] demandoj.
 
Plurajn konkludojn spektantoj faris pri tiu verko. La plej kutima estas la jena : La filmo dividasdividiĝas en du oponajn partojn, do konsekvence unu el ili estas malvera. Temus pri la sama rakonto, ĉu bona ĉu malbona, laŭ la vidpunkto de Diane, turmentita de memriproĉoj post la [[morto]] de Camilla, kiun ŝi mem aranĝis.
 
La stranga komenco (antaŭ la prezento), kiel la fino, estas tre gravaj por kapti la intrigsencon. Unue, oni ekvidas [[Figuro|figurojn]] dancantajn antaŭ violkolora [[fono]] kaj riveliĝas ombraj vizaĝoj kiu montras rideteman junulinon kun du maljunaj homoj. Verŝajne temas pri Diane kies intenco estas fariĝi [[Holivudo|holivuda]] [[Stelulo|stelulo]] kaj siaj [[Avo|geavoj]]. Poste, en malluma ĉambro, la kamerao sobirassubiras al [[Lito|lita]] kapkuseno kvazaŭ ni enkorpiĝus iu kiu [[Dormo|ekdormas]]. Ekde tiu preciza momento ĝis la malfermo de la blua skatolo kaj la vekiĝo de Diane, la rakonto do konsistus el nura [[sonĝo]], kun realecaj paŭzoj (ĉu?) en kiuj rolas la malfeliĉa [[reĝisoro]] Adam Kesher kaj liaj disputoj kun la [[Mafio|mafio]].
 
La veran vizaĝon de Diane oni ekvidas post sia vekiĝo. Ŝi kondutas freneze, ne plu bele aspektas, [[Sinmasturbado|masturbiĝas]] pro [[Amo|ama]] kaj [[Amoro|amora]] manko, kaj regule havas delirajn flaŝojnekbrilojn pri la estinteco. Camilla Rhodes estas fakte manipulista [[aktorino]], kiu nur ŝuldas sian sukceson al mafio kaj [[Rendevui|rendevuis]] Diane antaŭ ol [[Malfideleco|malfideli]] ŝin kun sia nova [[koramiko]] la reĝisoro Adam. Diane ne povas ĝin elteni kaj decidas dungi murdiston por mortigi la perfidulinon. Post la morto de Camilla (kies simbolo estas la blua [[ŝlosilo]] sur la tablo), Diane dormiĝas.
 
La alveno de Betty al Holivudo estas nur bonigita sonĝo de sia vivo en kiu ŝi bonvenas la vojerarintan Rita kaj helpas ŝin, eĉ post la malkovro ke ŝi ne konas ŝian [[Onklo|onklinon]]. En la sonĝo, estas ŝi, kaj ne Camilla, kiu estas fariĝanta stelulo. Sed la realeco tiam kaj tiam reaperas, kiel en la [[Kafejo|kafejo]], malantaŭ kiu kasiĝas abomena monstro ; kiel en la [[teatro]] Silencio, klimaksejo de la intrigo. Camilla komprenas la kialon de la blua kaj [[Dezajno|dezajna]] ŝlosilo, simbolo de sia morto, kaj finiĝas la sonĝo.
Linio 80:
Kino malsimilajn erojn kutimas kolekti kaj konekti, por rezulte prezenti tuton, celante ĝin kohera. Spektanto ĝin konscias, kaj do revuas la rakonton, avida je kohereco, kaj kia [[angoro]] kiam ĝi ne ekzistas! Ekzemplas kun tiu filmo, en kiu kvar fikciulojn rolas du aktoroj. La unua rolas du apartajn, sed tamen similajn kaj la dua rolas la saman, kiu duiĝis pro [[Amnezio|memorperdo]]. Kvar fikciuloj (oni cetere atente rigardas la aktorliston ĉe la fino por konstati ĉu jes aŭ ne temas pri la samaj aktoroj), du rakontoj! Ĉu la unua post la dua? Oni ĉiam sin demandas kiam tempas tiun scenon rilate al la antaŭa. Onin la filmo neniel avertas. La sceno pri la [[Provripeto|provripetado]] estas emfaze rivelanta : Komence, Betty miras kaj nervoziĝas pro la daŭra ĉeesto de sia vidalvidulo. Kaj Rita malmilde respondas, ŝajnigante malkontenta. Fakte, ŝi ja estas, sed ne pro sia reago, sed pro sia diktado! Ambaŭ ripetas [[Prezentprovo|prezentprovon]]. Sed helpe de la [[kamerao]], Lynch sukcesas adigi la falsadon dum kelkaj [[Sekundo|sekundoj]]. Jen la kina [[magio]]!
 
Mulholland Dr. majstre ludas kun tiaj iloj, kaj ankaŭ mokadas la [[Kliŝo|kliŝojn]] de pli ol jarcento de filmaro. [[Polico|Ĉugoj]] ne plu sin pelas al [[Vojsekureco|aŭtakcidentejo]], ili fariĝis ĝusatigitaj. Eĉ la [[Aŭtomobilo|aŭto]] ne [[Eksplodo|eksplodas]], ĝi nur ordinare flamiĝas. La holivuda [[Revo|revo]] post ripetadoj de similaj intrigoj fariĝis [[Koŝmaro|koŝmara]]. [[Kaŭbojo|KaŭbojojVakero]]j estas kompatindaj, reĝisoroj estas [[Kokri|kokritaj]] kaj steluloj estas interŝanĝeblaj. Ili eĉ interŝanĝas nomojn : Camilla Rhodes-on multaj aktorinoj rolas!
 
''Ne ekzistas [[Orkestro|orkestro]], sed tamen ĝin oni aŭdas!'' la anoncisto klamas en la Klubo Silento. Ne estas rakonto, kaj tamen rakonto inklinas disvolviĝi, pulsigita de nia [[menso]]. ''Temas nur pri [[Son-veturilo|son-veturilo]]'', pri filmo, pri iluzio. Eĉ se steluloj mortas, restas la bendo, la filmorulo. Kiel la kantista [[voĉo]] en la klubo kiu daŭras, eĉ se la kantisto [[Forpaso|forpasis]]. Kiel por la [[Kino|kinematografio]] kiu transvivas siajn stelulojn, siajn revojn kaj siajn koŝmarojn. Silentu!