Grace Darling: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Grace DARLING''' (n. la 24-an de novembro 1815, m. la 20-an de oktobro 1842) estis angla heroino kiu famis pro savo de homoj el rompiĝinta ŝipo en 1838. Ŝi naskiĝ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Ŝi naskiĝis en 1815 en [[Bamburgh]], [[Northumberland]], kaj pasis sian infanecon en lumturoj kiujn ŝia patro prizorgis.
 
Frumatene la 7-an de septembro 1838 ŝi elrigardis de supra fenestro de lumturo en la insuloj [[Farne IslandsFarneoj]], vidis la vrakon de la ŝipo ''SS Forfarshire'' kaj homojn sur apuda insuleto. Ŝi kaj sia patro, William Darling, decidis ke la inundoj tiom grandas ke ne eblas uzi la savboaton. Ili lanĉis remboaton kaj remis unu mejlon trans tempestega maro al la insuleto. Grace tenis la boaton senmova dum William helpis kvar virojn kaj unu virinon, S-inon Dawson (kiu perdis siajn du junajn gefilojn la antaŭan nokton), eniri ĝin. Grace kaj William remis al la lumturo. Tie Grace konsolis S-inon Dawson dum William, kun tri el la savataj viroj, remis por savi pluajn postvivantojn.
 
Poste savboato el [[Seahouses]], Northumberland atingis la rokon sed trovis nur la kadavrojn de la du gefiloj de S-ino Dawson kaj de pastro. Pro malbonega vetero, la ŝipanaro de la savboato devis resti tri tagojn en la lumturo.