Salakva lago: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
(+et)
'''Salakva lago''' estas la nomo por [[lago]] kun [[salakvo]] en geografia [[baseno]] kaj sen akva konekto al salakva [[maro]].
 
Salakvaj lagoj kutime situas en tre sekaj regionoj aŭ en [[dezerto]]j, tiel ke pro la daŭra forta forvaporiĝo de akvo la sala koncentraĵo de la restanta laga akvo konstante altiĝas. Se forvaporiĝas pli da akvo ol alvenas pro aflua(j) rivero(j), iom post iom la lago sekiĝas kaj kreiĝas "sala dezerto", kiel ekzemple la [[Dezerto Granda Sala Lago|dezerto]] proksime de la [[Granda Sala Lago]] en la usona ŝtato [[Utaho]].
 
Se dum la jaro regule alternas pluvaj kaj sekaj sezonoj, ankaŭ regula alterno inter salakva lago kaj sala dezerto eblas, kiel ekzemple okazas en la montaro [[Atlaso (montaro)|Atlaso]] en norda [[Afriko]]. Ankaŭ homa interveno kiel forpreno de freŝa akvo por akvuma agrikulturo povas signife influi la akvokvanton de tiaj lagoj.