Salejo Ujuni: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
La areo kiun nuntempe okupas tiu dezerto, estis kovrita antaŭ 40.000 jaroj de la [[Lago Ballivián]]. La [[Salar de Coipasa]] kaj ankaŭ la lagoj [[Lago Poopó|Poopó]] kaj [[Lago Uru Uru|Uru Uru]] estas restaĵoj de tiu granda pralago. La salejo de Ujuni estas proksimume 25 fojon pli granda ol la Salejo de [[Bonneville]] en [[Usono]].
 
== Ekonomia gravo ==
La Salejo de Ujuni enhavas ĉirkaŭ 10 mil milionoj de [[tuno]]j da [[salo]], el kiuj 25,000 tunojn oni elfosas ĉiujare. La tuta ministaro apartenas al la kooperativo de Colchani. Ĉiu novembro, la Salejo de Ujuni estas ankaŭ la reproduktejo de tri specioj de sudamerikaj [[flamengo]]j: nome la [[Ĉilia flamengo|ĉilia]], la [[Punaa flamengo|punaa]] kaj la [[Anda flamengo|anda]]. Ankaŭ pro tio ĝi estas ankaŭ grava turismejo. Estas hotelo tute konstruita el salo kaj diversaj insuloj. Ĉar la tereno de la salejo estas tiom ebena, ĝi utilas kiel vojo tra la bolivia altebenaĵo.
 
Krome, Salar de Uyuni enhavas duonon de la tutmonda kvanto de [[litio]], metalo uzata en altdensecaj baterioj (vidu [[Litia baterio]]). Ne estas nuntempa minejo kaj la bolivia registaro ne permesas ekspluatado al eksterlandaj entreprenoj, sed anstataŭe ĝi klopodas konstrui sian propran eksperimentan minejon.<ref>[http://news.bbc.co.uk/2/hi/business/7707847.stm "Bolivia holds key to electric car future"], ''BBC'', Novembro 9a, 2008</ref>
 
==Notoj==
<references/>
 
==Eksteraj ligoj==