Virgo (konstelacio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 43:
Laŭ la [[helena mitologio]],<ref> Mythologies du Monde entier (Mitologioj de la Tuta Mondo), eld. France Loisirs 1993 </ref> [[Demeter]] tenere amis sian filinon [[Persefono]]. Sed iun tagon, la junulino malaperis. Demeter serĉis ŝin tra la tuta [[Olimpo]] dum naŭ tagoj. La dekan tagon, ŝi renkontis [[Helioso]]n . Li rakontis al ŝi tion, kion li vidis : [[Hadeso]] estis forrabinta Persefonon por ke ŝi fariĝu lia edzino en la [[Inferoj]]. Demeter decidis venĝi ŝin. Ŝi foriris el Olimpo, kaj venis en la homan mondon. Ŝi alivestis ŝin kiel maljuna virino. La reĝo [[Keleo]], en [[Eleŭzisio]], apud [[Ateno]], dungis ŝin por varti siajn infanojn. Dumtempe, la plantoj ne plu kreskis. La homoj malsatis, kaj plendis al la dioj pro tiu katastrofo . Zeŭso petis Hadeso, ke li bonvolu redoni Persefonon. Sed la problemo estis, ke ŝi manĝis kelkajn semojn de [[granato]] en la mondo de la mortintoj. Pro tio, normale, ŝi ne plu povis reveni en la mondon de la vivantoj. Tamen Zeŭso konsentis, ke dum naŭ monatoj, ŝi vivu en la mondo de la vivantoj kaj dum tri monatoj en la Inferoj. Tuj, kiam Demeter revidis sian filinon, floroj kaj plantoj elkreskis el la grundo, en nova printempo.
Tiel oni komprenas la ritmon de la sezonoj. Kiam Persefono reiras en la Inferojn, Demeter funebras, kaj vintro aperas.<br />
En la nokta ĉielo brilas Demeter. Kiel konstelacio, ŝi nomiĝas [[Virgo]]. Ŝi situas sub la [[Bovisto]] kaj la [[Berenica Hararo]], proksime al la [[Korbo]]. Ŝi portas garbon de [[tritiko]] en sia brako. La alfa stelo de Virgo nomiĝas [[SpicoSpica]]
 
<br clear=all>