Karintio: Malsamoj inter versioj

78 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: ms:Kärnten)
'''Karintio''' ([[germana lingvo|germane]] '''''Kärnten''''' [kern't-n], [[slovena lingvo|slovene]] '''''Koroška''''' [koroŝ'ka]) estas la plej suda kaj la plej suna federacia lando de Aŭstrio.
 
Okcidente troviĝas la limo al [[Orienta Tirolo]], norde kaj nord-oriente al [[Salzburg]] kaj al [[Stirio]] kaj sude al [[Slovenio]] kaj [[Italio]] kie situas en alteco de 1 509 m la tri landa punkto nomata [[Trilandangulo]]. En [[Baseno|baseno]] inter la [[Centraj Alpoj]] norde kaj la [[Karnaj Alpoj]] kaj la [[Karavankoj]] sude troviĝas la du plej gravaj urboj [[Klaŭdiforumo]] kaj [[Villach]] (prononcu: ''Fil'aĥ''). Inter tiuj troviĝas la lago [[Wörthersee]]. Kune kun multaj aliaj lagoj ĝi estas la centro de la somera turismo.
 
Ĉar 20 % de la enloĝantaro laboras en turismo, ekzistas granda sezona ŝanĝiĝo de la [[Senlaboreco|senlaboreco]].