Idiom Neutral: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Umberto (diskuto | kontribuoj) seleko --> elekto ktp. |
Umberto (diskuto | kontribuoj) e tajperaroj |
||
Linio 1:
'''Idiom Neutral''' estis [[internacia planlingvo]] proponita en [[1902]] de pluraj aŭtoroj-eksvolapukistoj (kiujn [[Frederick Bodmer]] nomas "volapukaj renegatoj"), ĉefe [[Waldemar Rosenberger]]. Idiom Neutral estas bazita sur [[Volapuko]], sed ĝia strukturoj kaj vortprovizoj estas tre malsamaj. Idiom Neutral estas tute [[aposteriora lingvo]]. La projekto estis ekellaborita en ([[1898]]), de [[Akademi Internasional de Lingu Universal]], la iama [[Kadem Volapüka]] elektita de la Pariza kongreso de Volapükistoj.
Nova direktoro de la Akademio, la peterburga inĝeniero [[Waldemar Rosenberger]], proponis plenan revizion de [[Volapuko]] kaj prilaboron de nova lingvo. Li dissendis al la akademianoj cirkulerojn kun proponoj de regula sistemo de [[aposteriora lingvo]] "Idiom Neutral". Poste la prezidanto sendis modifojn al akademianoj, kiuj povis voĉdoni "jes" aŭ "ne" al proponoj. En [[1898]] Rosenberger estis
Idiom-Neutral baziĝas sur [[internaciaj vortoj|internacia-eŭropa leksika materialo]]. Ĝia bazo estas principe la kontraŭo al la tuta strukturo de Volapuko. La gramatiko subordiĝis al la vortaro, konstruita surbaze de eble plej internacia formo de lingvaj elementoj. Estis forigita la principo de unusilabeco de la radikoj, ili povis komenciĝi kaj finiĝi per iu ajn litero. Sekve la vortaro de Volapuko estis anstataŭigita per nova, apoganta sin multe je la latina lingvo. Ĝi konservis de Volapük nur la simplecon de ĝia gramatiko kaj de la aglutina strukturo, pliadaptita al la tradicioj de eŭropanoj. Tiel, konservitaj restis nur la reguloj de senescepteco, fonetika ortografio, neŝanĝeblo de vortradikoj kaj gramatikaj elementoj, vortderivado per afiksoj. Esperanto tre influis la lastajn versiojn de Neutral, ĉar multaj neutralistoj esperis unuigi la du lingvojn.
Idiom-Neutral ne sukcesis ricevi eĉ unu procenton de tiu sukceso, kiun siatempe ricevis Volapük. Reguligante La lingvo-evoluon per limigita kolektivo, la Akademio eliminis la eblon de normala libera evoluo, difinata per la skalo de la kresko kaj per la bezonoj de la uzado, do la lingvo dependis de ĝiaj aŭtoroj. Rezulte, la apliko de Idiom-Neutral estis limigata al la rondo de la Akademianoj mem, kreintaj la lingvon. Tiu fiasko havis plian kaŭzon: tiutempe la amasoj, kiuj havis intereson por la internacia helpa lingvo, jam grupiĝis ĉirkaŭ [[Esperanto]]. Poste, pro influo de [[Edgar von Wahl|von Wahl]], la malmultaj Idiom-Neutralistoj, kiu ne inklinis al [[Esperanto]] aŭ [[Ido]], iris al [[Okcidentalo]] kaj
Oni diras, ke kelkaj eŭropaj [[esperantisto]]j bruligis librojn pri Neutral en publika festo.
Idiom Neutral estis prezentita al la [[Delegacio por alpreno de la lingvo internacia]] en [[1906]] de iu profesoro '''Monseur''' tamen laŭ Otto Jespersen dum la prezentado, lia pledo havis la karakteron malpli de pozitiva defendo por Neutral ol de
Estas multaj proponoj por reformo de Idiom-Neutral. En [[1907]], Rosenberg kun helpo de von Wahl reformis Idiom-Neutral. La nova versio lasis la angladevenan finaĵon ''-ed'' por participoj kaj prenis la latindevenan ''-(a)t'' kaj faris aliajn modifojn en vortaro, kiu restis pli malproksima de [[volapuko]] kaj pli proksima al la [[franca lingvo]].
|