Paul Peeraerts: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e korektis ligilon
PaulP (diskuto | kontribuoj)
aldonis iom da detaloj
Linio 1:
'''Paul PEERAERTS''' [PErarts] {{n|27|novembro|1946|Peeraerts, Paul}} estas [[Flandrio|flandra]] [[esperantisto]]. Li naskiĝis en [[Antverpeno]], [[Belgio]], kaj studis lingvojn en altlernejo Karolo la Granda. Li laboris profesie kiel entreprena [[ĵurnalisto]] ĉe la firmao [[Agfa-Gevaert]] de [[1971]] ĝis [[1979]].
 
Li esperantistiĝis en 1965. Redaktoro de la nederlandlingva priesperanta revuo ''[[Esperanto-Panorama (revuo)|Esperanto-Panorama]]'' de 1970 ĝis 1990, redaktoro de la belga Esperanto-revuo [[Sonorilo (revuo)|Sonorilo]]. En 1971 li tradukis la germanan Esperanto-kurson ''Esperanto programita'' de [[Hermann Behrmann]] al la nederlanda lingvo kaj eldonis ĝin. Prezidanto de la Esperanto-grupo [[La Verda Stelo Antverpeno|La Verda Stelo]] en Antverpeno de 1976 ĝis 1979. En 1979 li eklaboris kiel direktoro de [[Grafika Centro Antverpeno|GCA]] kaj poste de [[Flandra Esperanto-Ligo]]. Ekde la fondo de la internacia revuo ''[[Monato (gazeto)|Monato]]'' en [[1980]] li kunlaboris kun ĝi, parte kiel redaktoro de la rubrikoj ''Recenzoj'' (1992-1995), ''Noticoj'' (1992-1997) kaj ''Leteroj'' (2006 ĝis nun) kaj plejparte kiel redakcia sekretario (1992 ĝis nun).
 
Kiam Interreto komencis populariĝi, li verkis kelkajn broŝurojn por komencantoj, kiel ''Interreto ... inter kio?'' (aperis en Esperanto, nederlanda, franca kaj angla) kaj ''Malgranda manlibro pri HTML'' (nur en Esperanto). Ekde [[2007]] li gvidas la esperantlingvan tradukistan skipon de la socia retejo ''[[Ipernity]]''.