Ragnarök: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Unikaĵo pri Ragnarök kiel apokalipsa historio (en la senco de [[Armagedono]]) estas tio ke la dioj jam scias pere de la profetaĵoj, tio kio okazos: kio anoncos la alvenon de la okazintaĵo, kiu estos mortigita de kiu kaj tiel plu. Eĉ ili mem scias ke ili ne povas eviti la Ragnarök-on. Tio ĉi rilatiĝas al la koncepto pri [[destino]] (vidu [[Urd|Urðr]],[[Wyrd]]) de la antikvaj nordiaj popoloj.
 
La vorto ''Ragnarök'' konsistas el du vortoj: '''ragna''' kiu estas pluralo de la genitivo ''regin'' ("[[dio]]j" aŭ "regantaj [[potenco]]j"), dume '''rök''' signifas "[[destino]]n". Etimologie kaj ''regin/ragna'' kaj ''rök'' venas de la sama prahindoeŭropa radiko ''*rak'' aŭ ''*reĝ-'' ("alporti antaŭen, ordigi, regi"). En el kazo de ''rök'', la radiko ''*reĝ-'' transformiĝas en ''*reig-'', "etendi la manon" aŭ "havi oportunon", tial la senco pri "pleja atingado" aŭ "fina destino". Dum la [[13]]a [[jarcento]], nordiaj [[poeto]]j, eble pro stilaj kialoj, ŝanĝigis la vorton "ragnarök" al "ragnarökkr". La termino ''rökkr'' venas de la prahindoeŭropa vorto *reg (w) os-, "malheleco, sunsubiro, obskureco". La germana traduko de la vorto ''ragnarökkr'' estas "''Götterdämmerung''", popularigita termino dum la 19-a jc. de [[Richard Wagner]] en lia ciklo [[Der Ring des Nibelungen]] (la ringo de l' nibelungo), kies lasta opero estis "La krepusko de la dioj" (''[[Götterdämmerung]]'' [[germana lingvo|germane]]).
 
Ragnarök ne signifas "krepuskon de la dioj"; ĉi-frazo estas traduko de [[Götterdämmerung]], kiu alterne estas tradukaĵo el la germana lingvo de la vorto ''Ragnarökkr'', uzata de [[Snorri Sturluson]] anstataŭ la origina [[Ragnarök]] el la ''Poezia Edda''. Ĝi temas aŭ pri misuzo aŭ poezia vortludo inter la aktiva nordia lingvo '''rök''' ("sino") kaj '''rökkr''' ("krepusko").