Kutberto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 8:
En 664 de la [[Sinodo de Whitby]], estis decidate ke la northumbria eklezio sekvu romkatolikajn kutimojn, ne tiujn de la kelta eklezio. Cuthbert estis nomumata prioro de [[Lindisfarne]], kaj per pacienco kaj mildeco li sukcese persvadis la tieajn monaĥojn akcepti la decidon.
 
Lia vivmaniero estis tre simpla, kaj ĝenerale li vojaĝis piede, ne ĉevale. Ĉiam li estis afabla: laŭ la anglosaksa historiisto [[Bede (historiisto)|Bede]], "sur lia anĝeleca vizaĝo brilis tia lumo kaj tia deziro prediki la bonajn novaĵojn [de [[kristanismo]]] ke neniu kaŝis de li siansiajn plej internajn sekretojn." Li resanigis tiom da homoj ke li estis nomata ''la miraklofaranto de Britio''. Laŭdire li eĉ resanigis mortantinon per kiso. Ĉe la nuna [[St. Andrews]] en [[Fife]] li estigis ermitejon kie nun situas la [[Universitato St. Andrews]].
 
Tamen Cuthbert sopiris al pli trankvila kaj soleca vivmaniero. Kune kun pluraj aliaj monaĥoj, en 676 li konstruis ĉelon kaj kapelon plurajn kilometrojn for de Lindisfarne, kaj tie li mallonge loĝis. Post iomete da tempo li translokiĝis al [[Farneoj]]. Tie komence li bonvenigis vizitantojn kaj lavis iliajn piedojn, sed poste li restis en sia ĉelo kaj nur malfermis la fenestron por beni ilin. Li estigis regulojn por protekti marbirdojn, aparte [[molanaso]]jn, kiujn en [[Northumberland]] estas foje nomataj "cuddy ducks", tio estas, la "anasoj de Cuthbert". Verŝajne, tiuj estis la unua tiaj leĝoj ie ajn en la mondo.