Yggdrasil: Malsamoj inter versioj

mondaksa arbo de Nordia mita kosmologio, kiu kunligas la naŭ mondoj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: right|150px|thumb| Yggdrasil '''Yggdrasil''' (aŭ ''Yggdrasill'') estas daŭrfolia frakseno: la arbo de la vivo, aŭ frakseno de la universo, en la [...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:21, 9 feb. 2009

Yggdrasil (aŭ Yggdrasill) estas daŭrfolia frakseno: la arbo de la vivo, aŭ frakseno de la universo, en la nordia mitologio. Ĝiaj radikoj kaj branĉoj kunigas la diversajn mondojn:Asgard,Midgard, Helheim, Niflheim, Muspellheim, Svartalfheim, Alfheim, Vanaheim kaj Jotunheim. De ĝia radiko ŝprucas la fonto kiu plenigas la puton de la sciado, gardita de Mimir.

Yggdrasil

Ĉe la arbo troviĝas la dio Heimdall kiu estis taskita zorgi ĝin kontraŭ la atakoj de la drako Níðhöggr kaj de amaso da vermoj kiuj intencis korodi ĝiajn radikojn kaj venki la diojn kiujn tiu ĉi arbo reprezentis. Sed li ankaŭ estis helpata de la Nornoj kiuj zorgis ĝin ŝprucante akvo el la puto de Urd. Ponto kunigis la Yggdrasil-on kun la loĝejo de la dioj, la Bifröst, la ĉielarko, ĉiuj dioj transiris tra ĝi por eniri en la Midgardon.

Yggdrasil elŝvitas mielon kaj ŝirmis aglon kiu inter siaj okuloj havas falkon (kiu nomiĝas Veðrfölnir), sciuron nomata Ratatösk kaj kvar cervojn, Dáinn, Dvalinn, Duneyrr kaj Duraþrór. Proksime de ĝiaj radikoj loĝas la nornoj.

La Naŭ Regnoj aŭ Mondoj de la arbo Yggdrasil

Por la nordianoj, la mondo de la homoj estis nur branĉo de la granda arbo Yggdrasil, la frakseno de la mondo. Naŭ mondojn posedas Yggdrasil, kaj tra ili transiris Odino antaŭ la posedo de la sekreto de la ŝtonrunoj. La arbo dividiĝas en tri partoj. Niflheim, Midgard kaj Asgard (radiko, trunko kaj krono, respektive), per ĝi rimarkeblas la ciklo pri naskiĝo, vivo kaj morto kiuj estas arbitre gvidataj de la nornoj.

La radikoj estas tri. La unua direktiĝas al la Fonto de Hvergelmir. La dua al la Fonto de Mimir. La lasta al la Domo de la Nornoj, la Destino. La mondoj estas la sekvaj laŭ ascendanta ordo:

  1. Helheim, la Regno de la forpasintoj.
  2. Svartálfaheim, la Regno de la obskuraj elfoj.
  3. Niflheim, la Regno de la neĝo kaj de la intensa malvarmo.
  4. Jotunheim, la Regno de la gigantoj.
  5. Midgard, la Regno de la Homoj. (ankaŭ konata kiel Mannaheim.)
  6. Vanaheim, la Regno de la Vanir-oj (tribo de dioj).
  7. Alfheim, la Regno de la lumaj elfoj. (ankaŭ konata kiel Ljusalfheim.)
  8. Asgard, la Regno de la Dioj (Aesir).
  9. Muspelheim, la esenca mondo el fajro, tie troviĝas la Ginnungagap.