'''AŭdadoAŭdo''' estas la maniero, per kiu oni uzas la [[senso]]n de siaj [[orelo]]j, por percepti [[sono]]jn. Kiam io faras sonon, vere ĝi faras [[ondo]]jn de moviĝanta [[aero]]. La aeraj [[molekulo]]j mem ne iras longe for, sed la ondoj iras de iu aĵo al alia, eble grandan distancon. La moviĝanta aero igas parton de la ena orelo moviĝi, kiel membrano de tamburo, kaj ties movoj estas konsciataj en la cerbo. Pli granda frekvenco de movado kreas pli altan sonon, kaj malpli granda frekvenco kreas pli malaltan.