LF-koop: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
Oficiala mallongigo de Kooperativo de Literatura Foiro, fondita en La Chau x-de-Fonds (Svislando) la 30an de majo 1980, kun la celo produkti kaj surmerkatigi kulturajn varojn kaj servojn en kaj per Esperanto.
LF-koop estis la natura evoluo de la unuaj dek jaroj de Literatura Foiro. La revuo, fondita en Milano (Italio) de la literatura rondo La Patrolo en junio 1970, etendis sian aktivecon al aliaj branĉoj: libroeldonado, teatro, literaturaj konkursoj. La kresko de la aktiveco kaj la multiĝo de la aktivuloj en internacia kampo LF-koop, kies simbolo estas kvinpetalo, havis komence kvin fakojn: gazetfako (kiu produktis ĝis ses gazetojn samtempe), librofako, kongresfako, bendofako, literatura premio "La Verko de la Jaro". Aldoniĝis poste la produktado de filmoj, la teatrofako, la prizorgo de staĝejoj (el kiuj la unua estis La Kvinpetalo en Francio).
Linio 5 ⟶ 7:
Post Tazio Carlevaro (1980-85) prezidis Giorgio Silfer (1985-1997) kaj Marc Hiltbrand (1997-2005).
LF-koop estas verŝajne la unusola entrepreno en Esperantio nomebla "multimedial". Ĝiaj ĉefaj produktoj estas nuntempe Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto.
|