Clelia Conterno Guglielminetti: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
'''CONTERNO GUGLIELMINETTI, Clelia''' ([[Torino]], [[1915]]-[[1984]]) - italino; doktorino pri [[beletristiko]]; instruistino en alt- kaj mezlernejoj; verkistino en Esperanto kaj en [[itala lingvo]]. Ŝi eklernis Esperanton en [[1934]], vojaĝante trajne, laŭ kelkaj fontoj, de Torino ĝis [[Venecio]] per simpla legado de la reguloj, laŭ aliaj fontoj, de Torino ĝis [[Stokholmo]] (kie okazis la tiama UK[[Universala Kongreso]]) per parolado kun la esperantisto [[Roger Bernard]]. Tuj ŝi kunlaboris en "[[La Pirato]]", komence per desegnaĵoj kaj poste per verkaĵoj. Dum la dua mondmilito, ŝi verkis por la virina itallingva revuo "''In Marcia!''". Laŭ la internacia lingvo, ŝi kunlaboris kun la "''Nica Literatura Revuo''"; en italio ŝi estris la revuon "''l'Esperanto''" kaj estis ankaŭ kunredaktorino de "''Literatura Foiro''" kaj de "''Rivista Italiana di Esperanto''". En la [[Belartaj Konkursoj]] ŝi klasifikiĝis dufoje unua, (en 1958 pro la versaĵo "''Kantiko por mia kreitaĵo''" kaj en 1959 pro la amuza rakonto "''Vivo kaj morto de Wiederboren''"), unufoje tria ( en 1962 pro la rakonto "''Dometoj''") kaj ŝi akiris ankaŭ honoran mencion en 1962 ("''Aspazio''" - versaĵo) kaj laŭdan mencion en 1957 ("''Vivo perdita''" - versaĵo); ŝi estis premiita ankaŭ en itala konkurso. Postenoj en la itala movado. Akademiano. Ŝi esperantigis "''L'imitazione di Cristo''" (en 1946) kaj reviziis, komentis kaj pretigis la unuan ([[1964]]) kaj duan ([[1980]]) eldonojn de [[La Divina Commedia]] (La Dia komedio) de [[Dante]], tradukita de G. Peterlongo. Dufoje prelegis en [[ISU]]. Kiel verkisto, ŝia ĉefa trajto estas la sprita satiremo, konvinkemo, vervo, kiu tre malofte mistrafas; kiel poeto, ŝi kapablas krei multaspektajn kunligojn inter melankolio, spleno, malespero, espero, miro kaj ĝojo pere de intesa priskriba stilo.
 
Ŝiaj verkoj estis tradukitaj en multaj lingvoj. inter ili - la [[ukraina]] {vidu [[Vsesvit]]).
Sennoma uzanto