Esperanto-movado en Bulgario: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18:
 
==Kunlaboro kun rumanaj esperantistoj==
En la kongreso de 1910 en Sofio, kiun ĉeestis multaj rumanaj samideanoj, oni decidis unuigi la du naciajn Esperanto-gazetojn "Lumo" kaj "Rumana Esperantisto"; kreiĝis komuna gazeto, "Danubo", redaktita de miksita dunacia komitato kaj presata en [[Bukareŝto]] (okt. 1910 - jul. 1912). Malĉev D. eldonadis en 1911 monatan "Semo" dulingve, poste ĉiusemajnan gazeton "Kulturo" kaj "ĉiutagan" Telegramo. Jam en 1908 la kongreson en Ŝumen partoprenis samideanoj el la najbara [[Rumanujo]]. Similaj reciprokaj vizitoj okazis plue en 1909 en Bukareŝto, 1910 kaj 1911 en Sofio, 1912 en Ruse, 1922 en [[Cluj]], 1923 en Tirnovo kaj [[TimiaŝoaraTimiŝoara]], 1929 en [[Arad]]. Krome la bulgarajn kongresojn en 1922 kaj 1930 partoprenis s-anoj el [[Jugoslavujo]] kaj tiun en 1932 s-anoj el Rumanujo. Notinda estas la agado de la rusa esperantisto [[Evstifejev Nikolaj]], kiu de 1908 ĝis 1910 loĝis en Sofio.
 
En 1912 BEL ŝanĝis sian nomon je Bulgara Esperantista Societo, bazita sur centraliga tendenco, en 1926 BES nomiĝis [[Bulgara Esperantista Asocio]]. Depost 1919 la oficiala organo estas la "Bulgara Esperantisto".