Pendumo: Malsamoj inter versioj

20 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
e
En kelkaj landoj pendumo estis aŭ estas uzata ankaŭ por [[mortpuno|ekzekutado]], per L-forma trabo (pendumilo). Laŭ du malsamaj teknikoj, oni jen suprentiras la ekzekutaton per la ŝnuro jen forigas plankan klapon sub ĝiaj piedoj, tiel ke ĝi falas, ĝis la ŝnura maŝo ĝin haltigas. Foje oni sidigis la ekzekutoton sur rajdbesto, kiun oni forpelas.
 
Dum la pendumo plej ofte okazas rompo de nuka vertebro. Pro tio oni uzas falpordon, kiu ebligas duon-/unumetran falon de la korpo de la mortigato. Se oni ne faligas tiel forte la korpon aŭ la ŝnuro ne estas bone nodita kaj tiel longe sufokas la pendumatojn, ŝi/li povas pli longe suferi. Sed ankaŭ tiam la pendumato iĝas senkonscia post kelkaj sekundoj. Esplorante verŝajne tiujn lastajn okazojn (sufokado/svenado/pli longtempa vivlukto) en [[1946]] en [[Britio]], oni mezuris, kiom longe plubatas la koro de pendumito, kaj trovis, ke la korsonoj estas [[stetoskopo|stetoskope]] aŭdeblaj foje ĝis 15 minutoj post la pendumado. [[Elektrokardiografio|Elektrokardiografo]] eĉ konstatis koran aktivadon dum 25 minutoj. Sed temis ĉi-foje plej verŝajne pri sufoka pendumo (vidu sube ĉe sinmortigo). Okaze de nukorompa pendumo, la morto estas tuja.
 
Pendumo ofte estas konsiderata kiel malhonora metodo de ekzekuto, kompare al kapumo aŭ fusilumo.
10 775

redaktoj