Hans Kästli: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Kästli estas psikiatra flegisto. Li laboris dum multaj jaroj en la psikiatra kliniko de [[Wil SG|Wil]] kaj poste en la 1970-aj jaroj malfermis en la urbeto [[Rheineck]] en [[Rejnvalo]] propran flegohejmon kun la esperanta nomo ''Sunhejmo''. Hans Kästli lernis Esperanton en la 1950-aj jaroj. Komence de la 1960-aj jaroj li lanĉis iniciativon venigi esperantistojn el diversaj landoj por labori en la psikiatra kliniko de Wil kaj praktie aplike la lingvon en la ĉiutaga profesia vivo kaj samtempe esperantigi la diversnaciajn kunlaborantojn en la kliniko. El tiu iniciativo estiĝis la [[Esperanto-Klubo Wil]].
 
Kiam en la [[1970-aj jaroj]] Kästli sukcesis aĉeti la kastelsimilan sanatorion supre de Rheineck, li tie komencis krei flegohejmon kaj laborigis, kiam ĉiam eblis, esperantistojn kiel kunlaborantoj kaj volontuloj. En Sunhejmo restadis kaj laboris konataj esperantistoj kiel [[Dieter Rooke]], [[Andreas Künzli]], [[Dietrich Michael Weidmann]], [[Chantal Gacond]] kaj aliaj. En [[1985]] [[Junularo Esperantista SvislandoSvislanda]] en Sunhejmo okazigis eĉ antaŭkongreseton de la [[IJK de Eringerfeld]], kiun partoprenis inter aliaj [[Nvwtohiyada Idehesdi Sequoyah]].
 
Hans Kästli ek de [[1963]] estas aktiva membro de [[Esperanto-Societo Zuriko]]. Li subtenis la aktivecon de la societo per diversaj grandegaj mondonacoj. En februaro [[2008]] Esperanto-Societo Zuriko elektis lin pro siaj meritoj por la societo kaj por [[Esperanto]] kiel honora membro.