Internaciaj Floraj Ludoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Hectoralos (diskuto | kontribuoj)
e Reguligo de uskleco
PaulP (diskuto | kontribuoj)
aldonis iom da faktoj kaj poluris
Linio 1:
'''Internaciaj Floraj Ludoj''' estis beletra konkurso. Ilin iniciatis [[Frederic Pujulà i Vallès]] en 1908 kadre de la redakcio de ''[[La Revuo]]'', lige kun la baldaŭa [[5-a UK 1909|UK en Barcelono]], kie la ĉeflaŭreato estis la germana poetino [[Marie Hankel]]. La nomo devenas de la [[Okcitanio|okcitanaj]] kaj [[Katalunio|katalunaj]] [[Floraj Ludoj]], mezepoka beletro-konkurso, reprenita en la 19-a jc., okaze de la [[Renaskiĝo (Katalunlingva literaturo)|literatura renaskiĝo]] de tiuj lingvoj.
 
Post la mondmilita paŭzo la konkurso daŭris kiel internacia iniciato administrata de la [[Kataluna Esperantista Federacio|kataluna esperantistaro]]. DuanDua paŭzo okazis inter 1928 kaj 1933, kiam la ludoj ne plu rajtis okazi pro denuncado de sinjoroj Rómulo Rocamora, Inglado i Ors kaj [[Julio Mangada Rosenörn]]<ref>[[Flandra Esperantisto]], sept. 1929, p. 41.</ref>. Trian, multe pli longan paŭzon kaŭzis la [[hispana enlanda milito|civila milito]] en [[1936]].
 
Post la falo de la [[Francisco Franco|Franco]]-reĝimo [[Kataluna Esperanto-Asocio]] relanĉis la konkurson en [[1978]], en kiu en postaj jaroj kunlaboris [[LF-koop]]. En tiu ĉi nova epoko ĝi ne estis limigita al poezio, kaj la trifojaj gajnintoj de la ĉefa premio ('''Natura Floro''') ricevis la titolon de '''Florluda Majstro''': tiaj estas [[Timothy Brian Carr]], [[Bernard Golden]], [[Giorgio Silfer]] kaj [[Krys Ungar]]. Aliaj premiitoj estas [[Kris Long]], [[Aldo de' Giorgi]], [[Jiří Kořínek]], [[Nicolino Rossi]], [[Gonçalo Neves]], [[Miguel Fernández]], [[Jorge Camacho]] kaj [[István Ertl]].
Linio 48:
* [[Katalunaj Kongresoj de Esperanto]]
 
===Eksteraj ligojReferencoj===
{{Referencoj|2}}
 
===Eksteraj ligiloj===
[http://jorgecice.blogspot.com/2007/10/el-la-historio-de-la-floraj-ludoj-jen.html Pri eventuala manipulado de la Floraj Ludoj en 1993]
 
----------
 
[[Enciklopedio de Esperanto - I|EdE-I]]
 
{{EDE|
evento= Citaĵo el [[Enciklopedio de Esperanto - I|Enciklopedio de Esperanto]] 1934|
teksto=
'''Internaciaj Floraj Ludoj'''. Laŭ la modelo de la tradiciaj literaturaj konkursoj en Katalunujo, la tieaj E-istoj de 1905 aranĝas Florajn Ludojn por E-istaj verkistoj. La Ludojn subtenas ankaŭ la urbaj magistratoj kaj oni fiksas diversajn temojn kun premioj. La premiojn disdonas juna virino, nomata "reĝino", ĉirkaŭata de aliaj belaj virinoj, en kadro de festaj eksteraĵoj. Multaj eminentaj verkistoj de E gajnis premiojn ĉe la Floraj Ludoj. Kelkfoje havis rimarkindan sukceson ankaŭ blindaj E-poetoj.|
ordigo=Internaciaj Floraj Ludoj
}}
 
[[Kategorio:Esperanto-kulturo]]
[[Kategorio:Historio de Esperanto]]
[[Kategorio:Esperanto-movado en Katalunio]]
{{EdE|I}}
[[ca: Jocs Florals Internacionals]]