Albulopasejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 14:
 
==Historio==
Dokumento pri aliancprojekto el la jaro [[1451]] inter la Griza Alianco kaj [[Engadino|Supra Engadino]] mencias krucon sur la Albulopasejo. Unuan detalan priskribon liveras raporto de [[Venezio|venezia]] ambasadekipo, kiu sub grandaj danĝeroj transpaŝis la pasejon la 29-an de decembro [[1525]]. La konvencio ''de ruptura Albule'' el la jaro [[1544]] estis interkonsento pri la malfermo de la pasejo dum vintro. Pro la granda [[lavango]]-danĝero necesis ĉiam marki la straton kun lignaj plankoj. Por kovri la kostojn por la flegado de la strato la loĝantoj el la najbareco rajtis enkasigi vojmonon. Francio instalis sur la vojo tra Albulo kaj [[Berninopasejo]] poŝtservon al [[Venecio]], kio altigis la allogon de ambaŭ pasejoj. Tio ŝanĝiĝis post konstruo de la venecia Marko-Strato de [[Bergamo]] al [[Morbegno]]. Post tiam la trafikfluo pasis al [[Splügenpasejo]]. Post la malfermo de la Albulofervojo en la jaro [[1908]], la pasejo perdis praktike sian tutan signifon por la trafiko kaj tial ek de tiam vintre restas fermita.
 
==Albulaotunelo==