Cindra merkredo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AFT1 (diskuto | kontribuoj)
Nuligis version 2192222 de Ludovica (kontribuoj, diskutpaĝo)
e Forigis redaktojn de AFT1 (diskuto); restarigis al la lasta versio de Ludovica
Linio 2:
'''Merkredo de la cindroj''' estas la unua tago de la [[Kristanismo|Kristana]] [[fasto|fastsezono]] de [[Karesmo]]. Ĝi estas la kvardeka tago antaŭ [[Pasko]], la plej granda [[festo]] de la [[Kristana jaro]], nenombrante la [[dimanĉo]]j (ĉar ĉiu dimanĉo estas festo de la [[reviviĝo]] de [[Kristo]], kaj do ne povas esti [[fastotago]]). Ĝi do ĉiam devas esti [[Merkredo]].
 
Ĝi nomiĝis ''Merkredo de la cindroj'' ĉar laŭ la [[liturgio|liturgia tradicio]] por tiu tago, la [[sacerdoto]] metas [[cindro]]jn sur la [[frunto]] de la kredantoj, kaj diras al ili: "Konvertiĝu kaj kredu al la evangelio" (iam diradis "Memoras ke vi estas cindroj, kaj cindroj vi redevenos". Tiamaniere la [[sezono]] de Karesmo komencas kun rememoriĝo de nia [[morto]]--bonega kialo por la fasto kaj preĝedo de Karesmo, kiuj estas por la kredantoj preparoj por la morto, ĉar ili celas remeti la kredanto en la bona vojo kun [[Dio]].
 
La origino de la ceremonio kaj celebrado kunligas la memoron al penitenca disciplino de la unuaj kristanaj jarcentoj kiam en tiu tago la publikaj pekintoj nun petantaj la repacigon kun Dio kaj la eklezia komunumo ricevis cindrojn sur la kapo kaj komencis eĉ ekstere konduti laŭ pentofara [[penitenco]], por fine ricevis la repacigon dum la Sankta Semajno.
 
La surŝutado de la kapo per cindroj ripetas similajn gestojn priskribitajn en la edifaj popolecaj rakontadoj kiel en Jona kaj Judito de la Malvova Testamento.
 
 
En kelkaj landoj kaj epokoj ekzistis ceremonioj rilate la cindrojn de la bruligitaj mortintoj, kiel ekzemple en [[Barato]]; en aliaj malpurigi la hararon aŭ la haŭton per cindro estas simbolo de ĉagreno aŭ religia doloro. La [[katolikismo|katolikoj]] celebras ankoraŭ la ''[[Cindra Merkredo|cindran merkredon]]'', kiam pastro markas per cindro krucon sur la frunto de kredantoj, kiel simbolo de memoro, ke oni mortos kaj oni iĝos cindro. Tio okazas la unuan tagon de [[Karesmo]], post [[karnavalo]]j, por marki la komencon de dolora epoko de memorigo de la morto de [[Kristo]].