Viraj seksorganoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Viraj seksorganoj''', '''vira reprodukta sistemo''' aŭ '''vira seksaparato'' ' estas aro de viraj [[seksorgano]]j. Ĝi - kiel sistemo, aparato - estas pli simpla ol [[virinaj seksaparatojseksorganoj]] kaj konsistas precipe de la [[peniso]], [[testiko]]j kaj helpaj strukturoj.
 
La testiko, para [[glando]] tegita de ingoforma [[serozo]] nomita [[vaginalo]], troviĝas en haŭta envolvaĵo ([[skroto]]), kaj konsistas el multege da [[spermotubeto]]j, kiuj dum la [[pubereco]] komencas produkti [[spermatozoo]]jn. Sur ĝia supra kaj posta rando situas la [[surtestiko]] ([[epididimo]]), kien kunfluas la spermotuboj de la testiko, kaj de kie deiras la [[spermodukto]]. Tiu ĉi lasta, 40 cm longa, etendiĝas ĝis la [[sperma veziketo]], para membrana saketo situanta malantaŭ kaj super la [[prostato]]. Fine la ejakula [[dukto]], kiu iras de la sperma [[veziketo]] ĝis la malantaŭa [[uretro]]. Dum la [[ejakulo]], la [[spermo]], kiun konsistigas ankaŭ la [[sekreciaĵo]]j de la prostato kaj aliaj malpli gravaj (akcesoraj) glandoj, elfluas per la ejakula dukto al la uretro kaj eksteren.