Reus: Malsamoj inter versioj

urbo en Katalunio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|280px|right|Reus, monumento a [[Juan Prim.]] '''Reus''' [http://maps.google.es/maps?hl=es&q=reus&ie=UTF8&ll=41.16444,1.108589&spn=0.113…
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:26, 25 feb. 2009

Reus [1] estas municipo de Katalunio, Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto de Baix Camp en la provinco de Tarragona kaj en la metropolita areo nome Camp de Tarragona, kun alteco inter 114 kaj 142 m sur marnivelo. Ĝia populacio estas de 107.770 loĝantoj (2008). Ĝi situas je 14 km de Tarragona.

Reus, monumento a Juan Prim.

La urbo

La centro de la urbo estas la Placo Prim. La Urbodomo estas en la alia placo de la centro: Placo de Mercadal (antikve Placo Hispanio). La Placo de la Llibertat (antaŭe Placo de Martiroj), renovigita en 2003, ne estas tiom vigla. La antikva kerno estas inter la Ravales de Robuster, de Sant Pere, de Jesús, de Martí Folguera, de Pallol kaj de Santa Anna, zono konata kiel "Tomb de Ravals". La du senaŭtaj stratoj kiuj ligas la Placon Prim kun la Placo Mercadal formas la komercan akson de la urbo: strato Monterols kaj strato Llovera, kiu kun la "Tomb de Ravals" donas al Reus grandan komercan karakteron. Oni ĵus inaŭguris komercejon nome "Pallol" situa en la antikva centro de la urbo.

Populacio

Ekde 1857 ĝis 1910 ĝi estis laŭpopulacio la dua urbo de Katalunio, post Barcelono, sed ties gravo kiel centro de la provinco falis profite de Tortosa kaj poste de Tarragona. La populacio apenaŭ plialtiĝis el 30.266 de 1920 al 35.950 de 1950.

Ekde tiam ĝispliiĝis denove de 41.014 loĝantoj en 1960 al nunaj 108.100. La enmigrado, ĉefe el Maroko, kreskis la populacio, kiu estas jam de islama religio je 6% kaj eksterlanda je 8%

Geografio

  • Alteco: 125 metroj.
  • Latitudo: 41º 09' N
  • Longitudo: 1º 06' Or

Vidindaj konstruaĵoj

 
La placo Mercadal kun la urbodomo fone