Alta sacerdoto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: La termino '''alta sacerdoto''' (aŭ '''supera sacerdoto''', foje ankaŭ ''granda sacerdoto'', kvankam la adjektivo "alta" pli bone montras, ke temas pri alta rango, ne pri korpa grandec…
 
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Linio 7:
En la [[biblio]] la posteno de la judisma alta sacerdoto estas tre ofte menciata. Probable la unue alta sacerdoto menciata en la [[torao]] estas la juda reĝo ''Melĥisedeĥ'' ([[Genezo]] 14,18 kaj sekvaj versoj). Li de la pli posta patriarko [[Abrahamo]] ricevas [[dekonaĵo]]n de la rikolto kiel libervola dono. Kiel alta sacerdoto ankaŭ konsideriĝas [[Aaron]], la frato de [[Moseo]]. Laŭ la [[dua libro de Moseo]], ĉapitro 28, la juda dio mem elektas lin supera religia gvidanto.
 
El aliaj historiaj skribaj fontoj dedukteblas, ke la judoj nomumis altajn sacerdotojn ekde la jaro [[-520|520 a.K.]]. Pluraj citaĵoj kaj profetaĵoj de la [[torao]] (ekzemple la [[unua libro de Moseo]] 14,18, [[dua libro de Moseo]] 28,1, libro de[[Psalmo]] 110, kaj ankaŭ en la [[nova testamento]] la [[epistolo al la hebreoj]] 4,7 aŭ Psalmo 110) nomas la [[mesio]]n sacerdota reĝo kaj vera alta sacerdoto.
 
Ankaŭ en la kristana [[nova testamento]] la posteno de la juda alta sacerdoto plurfoje menciatas. Laŭ la prezento de la kristanaj [[evangelio]]j estas la la alta sacerdoto [[Kajafas]], kiu pridemandas [[Jesuo]]n, antaŭ ol transdoni lin al la romia provinca altrangulo [[Pontio Pilato]]. En la nova testamento la vorto parte uziĝas en pliampleksigita signifo: ankaŭ la eksaj altaj sacerdotoj (ekzemple ''Hanas'') kaj altaj membroj de la noblaj kvin sacerdotaj familioj respektive la [[levido]]j, kiuj origine devenis el tiuj noblaj familioj, nomatas altaj sacerdotoj (ekzemple en la libro [[Agoj de la Apostoloj]] 4,6).
 
Laŭ la ĉapitro 7 de la novtestamenta [[epistolo al la hebreoj]] la posteno de alta sacerdoto en la kristanisma koncepto ne plu aktualas, kaj Jesuo el kristana vidpunkto konsideriĝu la alta sacerdoto "laŭ la ordo de Melĥisedeĥ''.
 
== Funkcio de la juda alta sacerdoto ==