Seleŭkio-Ktesifono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|300px|<center>ruinoj de sasanida palaco en Seleŭkio-Ktesifono '''Seleŭkio-Ktesifono''' - arabe المدائن, al-Mada’in = la …
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
== Historio ==
'''Seleŭkio''', ĉe la dekstra bordo de la rivero [[Tigriso]], fondiĝis pere de la reĝo ''Seleŭko la 1-a'' proksime de la malnova urbo ''Opis''. Kune kun la urbo [[Antioĥio]] ĉe rivero [[Orontes]], la nova urbo iĝis la ĉefa rezidejo de la [[seleŭkida imperio]]. Meze de la [[2-a jarcento a.K.]] la urbo estis konkerita fare de la [[partoj]]. La urbo estas inter alie priskribata perde la romiaj historiistoj[[historiisto]]j [[Tacito]] (''Analoj'', 6, 42) kaj [[Plinio la pli maljuna]]. Tacito rimarkigis ĉefe, ke Seleŭkio estis potenca, per altaj muroj protektita urbo.
 
300 urbaj civitanoj konsistigis urban konsilion de [[helenismo|helenisma]] tipo, kiun kompletigis popola parlamento. Tamen la reĝo ''Artabanos la 2-a'' enmiksiĝis en la aŭtonoman urban regadon, post kiam Seleŭkio subtenis lian rivalon ''Tiridates la 3-a''. La urbo ankaŭ dum la epoko de la [[partoj]] komence restis plejparte helenisma kaj pro sia favora situo plu prosperis. Laŭdire en ĝi tiam loĝis pluraj centmiloj da loĝantoj – krom grekoj kaj makedonoj aparte judoj kaj sirianoj, poste en kreskanta kvanto ankaŭ partoj. Tamen ripete en la urbo erupciis ribeloj kontraŭ la partoj, aparte post kiam la partaj reĝoj proksime de Seleŭkio fondis la urbon ''Vologesias'' kaj paarteparte subtenis ĝin. Fine de la [[1-a jarcento]] la urbo pli kaj pli perdis sian helenisman karakteron kaj ŝanĝiĝis al plejparte parta urbo.
 
Fine de la jaro [[165]] la urbo estis konkerita kaj prirabita fare de la romia armeo sub komando de ''Avidius Cassius'' – tio estis la fino por la eksa centro de la [[helenismo]] en [[Mezopotamio]]. Jam la armea armeestro ''Septimius Severus'' kun siaj legioj kadre de sia milito kontraŭ la partoj trovis la restojn de la urbo praktike nedefenditaj, tamen en la urbo ankoraŭ dum la epoko de la parta reĝo ''Vologaeses la 6-a'' produktiĝis moneroj. Seleŭkio inter alie estis la naskiĝloko de ''Diogenes de Babilono'' kaj de ''Seleukos de Seleŭkio''.
Linio 11:
'''Ktesifono''' estas plia historia urbo ĉe grava komerca vojo, ĉirkaŭ 35 kilometrojn sudoriente de la nuntempa urbo [[Bagdado]] ĉe la maldekstra bordo de la rivero [[Tigriso]], vidalvide de Seleŭkio. La urba nomo similas al greklingva persona nomo, kaj eble originas el [[helenismo|helenisma]] nomdono sone simila al antaŭa [[toponimo]] – mankas certa klarigo pri la noma etimologio. Kontraste al la najbara helenisma najbara urbo Seleŭkio, la [[partoj]] levis la urbon Ktesifono, kiu jam dum la epoko de la [[seleŭkidoj]] estis konata, al la rango de vintra kaj ĉefa rezidejo de la partaj reĝoj kaj ekipis ĝin per fortaj remparoj, kvankam la najbara urbo Seleŭkio aliborde de la rivero daŭre ankaŭ havis gravan komercan rolon en la parta imperio. Laŭ la romia historiisto ''Ammianus Marcellinus'' tiu altrangigo de la urbo al rezidejo de la partaj reĝoj okazis inter la jaroj [[38]] kaj [[45]], dum la regotempo de ''Vardanes''. Tamen jam antaŭe la romia historiisto [[Tacito]] en sia verko ''Analoj'' (6, 44) nomis la urbon la rezidejo de la parta uzurpisto ''Tiridates la 3-a'', kiu dum la jaro [[36]] dumtempe okupis praktike la tutan [[Mezopotamio]]n.
 
La urbo, aŭ pli konkrete dirite la "urboj", ĉar temis pri kunkreskaĵo el diversaj urbaj loĝlokoj, plu evoluis kaj kreskis sub la [[sasanidoj]], kiuj rigardis la du urbojn kiel unu metropolo kaj ankaŭ uzis Seleŭkio-Ktesifonon kiel ĉefurbo de sia regno. Dum la somero, kiam la klimato en Seleŭkio-Ktesifono iĝis tro varma, oni uzis ''Istaĥr'' kaj aliajn lokojn kiel dumtempaj someraj rezidejoj, sed Seleŭkio-Ktesifono restis la precipa rezidejo kaj politika ĉefurbo: Dum tiu tempo la urbo kreskiskreskiĝis ĝis vera grandurbo, kiu fine havis ĝis 500.000 loĝantoj. La urbo estis plurfoje konkerita de la romianoj, plej laste dum la jaro [[283]], kaj pliajn fojojn nesukcese sieĝita, plej laste dum [[591]], sed neniam pli longan tempon restis okupita de la romianoj. La lastan romian armeanromiarmean provonklopodon de konkero entreprenis la [[bizanco|bizanca]] imperiestro [[Heraklio]] dum la jaro [[628]].
 
Post la persa malvenko en la batalo de ''Kadesia'' kontraŭ la eskpansiantaj islamanoj, la urbo dum la jaro [[637]] estis konkerita kaj parte detruita de la [[araboj]], sed tamen dum la sekva islama epoko krom la de la islamanoj nove fondita urbo [[Kufa]] estis centro de la [[ŝijaismo]]. La islama goberniestro '' Salmān al-Fārisī '', kiu rezidis en la urbo, estis signifa personaĵogravulo de la islama [[gnostikismo]]. Tamen Seleŭkio-Ktesifono definitive disfalis kaj perdis ĉian gravecon, post kiam dum la jaro [[762]] fondiĝis la nova metropolo [[Bagdado]].
 
Dum sia flora tempo, Seleŭkio-Ktesifono estis ankaŭ centro de la [[kristanismo]] en [[Persio]], de la [[ortodoksismo|ortodoksa]] [[Asiria Eklezio de la Oriento]]. Plej malfrue dum la jaro [[410]] la [[episkopo]] de la urbo kaj granda metropolito de Persio havis la titolon "katholikos". Li estis la gvida aŭtoritato por ĉiuj metropolitoj de Mezopotamio kaj por ĉiuj kristanaj eklezioj de la oriento – tio signifis "oriente de la [[Romia Imperio]]", konkrete aparte temis pri la imperio [[Persio]] kaj la [[hinda subkontinento]], pli poste ankaŭ pri [[centra Azio]] kaj pri [[Ĉinio]]. Fine de la [[8-a jarcento]] ankaŭ la sidejo de la kristana granda metropolito translokiĝis de Seleŭkio-Ktesifono al Bagdado.
Linio 22:
Plue inter la jaroj 1964 ĝis 1989 okazis pliaj fosaĵoj de la itala universitato de [[Torino]]: La italaj arkeologoj inter alie trovis konstruaĵon, kiu ŝajne dum la seleŭkida epoko uziĝis kiel ŝtata arkivo. Elfosiĝis 30.000 argilaj tabuloj kun sigeloj, preskaŭ ĉiuj en pure helenisma stilo. La konstruaĵo ŝajne bruldetruiĝis dum la parta konkero de la urbo ĉirkaŭ la jaro [[-150|150 a.K.]]. Sondaĵoj krome rezultigis du grandajn kanalojn, kiuj de oriento al okcidento kaj de nordo al sudo trairis la urbon.
 
La ruinoj de Ktesifono estas multe malpli esplorataj. Germanaj fosaĵoj ĝis nun nur trovis partajn tombejojn, sed ne loĝdomojn. Italaj fosaĵoj trovis metiistan kvartalon. Ĉiuj ĝis nun trovitaj spuroj estas plej frue el la epoko de la sasanidoj, inter ili la restoj de antikva kristana preĝejo. Probable pli aĝaj konstruaĵoj aŭ tre grandparte detruiĝis ĝis plej laste la sasanida epoko aŭ estas entombigitaj sub metrojnmetroj de dikaj tavoloj de sedimento. Iom pli norde de la areo prilaborata de la italaj arkeologoj, irakaj arkeologoj trovis fruajn islamajn domojn, parte riĉe dekoritajn, el la tempo post la jaro [[637]].
 
La sola nuntempe ankoraŭ surloke spektebla ruino estas la restoj de la sasanida palaco ''Tak-e Kisra'', lakiuj aparte imponas pro granda volbaĵo (videbla sur la foto artikolokomence).
 
== Retaj ligiloj ==