Felipe Trigo: Malsamoj inter versioj

10 bitokojn forigis ,  antaŭ 11 jaroj
Li verkis ankaŭ eseojn pri siaj politika idearo, ekzemple ''Socialismo indiviualista'', publikita en [[1904]]. Felipe Trigo memmortigis sin en [[1916]] pro nekonataj kialoj, tamen li ofte estis mense malsana.
==Graveco==
Felipe Trigo estis komence de la jarcento konata verkisto rilatata al skandala literaturo, ĉar tiele konservema socio vidis lin kaj lian verkaron. Tamen li estis elstara eĉ nur pro du romanoj kie kvankam ankaŭ tie la erotismo ĉeestas, la klare ĉefa kerno estas la regeneraciisma sento, komuna al la generacio de la 98a. Tiuj estas unue la dilogio konsistanta el ''En la carrera'' (Dum la kariero, 1909) kaj '''''El médico rural''''' (La kampara kuracisto, 1912); en la unua rakontas sian studentan vivon kaj en la dua la kuracistan vivon uzante siajn propran sperton, do temas pri preskaŭ membiografia verko. Ne hazarde tiuepoke pli konata verkisto [[Pío Baroja]] verkis en ''El árbol de la ciencia'' ([[La arbo de la sciado]]) similajn spertojn, alimaniere kompreneble. En la unua komparas la urban vivon kun tiu de la provinceca socio de kie li devenis kaj en la dua la malriĉon kaj la nesciadon de la kamparanoj. Duaflanke elstaris '''''[[Jarrapellejos]]''''', (1914 ) romano ofte eldonita kaj eĉ kinigita, kiu denoncas la '''kacikismon''' en la hispana socio española de tiu epoko, ekzemple utiligante la historiajn eventojn kiu okazis pro la krimo de Don Benito inter 1902 kaj 1905.
 
==Verkaro==
Sennoma uzanto