Sunmakulo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lb:Sonnefleck
e nova bildo
Linio 1:
[[Dosiero:Sun projection with spotting-scope.jpg|thumb|250px|Sunmakuloj de 2004]]
'''Sunmakulo''' estas regiono sur la [[Suno|Suna]] supraĵo ([[fotosfero]]), kiu havas pli malaltan temperaturon ol ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj intensan magnetan agadon. Kvankam sunmakuloj estas blindige helaj, je temperaturoj de proksimume 5000 [[Kelvino]]j, la kontrasto kun la ĉirkaŭa materio je proksimume 6000 Kelvinoj igas ilin klare videblaj kiel mallumaj makuloj. Interese, se ili izoliĝus de la ĉirkaŭa fotosfero, ili estus pli helaj ol [[lumarko]].
 
[[Dosiero:sunmakulo1.png]]
 
''(Por komparoskalo, la punkto montras grandecon de la Tero.)''
 
''Aktiva regiono 9393, kiel vidita per la instrumento MDI sur [[Suna kaj Heliosfera Observatorio|SOHO]] (Suna kaj Heliosfera Observatorio), enhavis la plej grandan aron da sunmakuloj iam observitan dum la aktuala suna ciklo. Je la 30-a de marto [[2001]] la tuta areo de la sunmakuloj en la aro estis dek-trioble la areo de la tuta supraĵo de la Tero. Ĝi estis la fonto de multaj flagraĵoj kaj elĵetaĵoj el korona materio, inkluzive de unu el la plej grandaj flagraĵoj registritaj dum dudek kvin jaroj je la 2-a de aprilo 2001. Kaŭzita de intensaj [[magneta kampo|magnetaj kampoj]] eliĝantaj el la interno, sunmakulo aperas malluma nur en kontrasto kun la restaĵo de la suna supraĵo, ĉar ĝi estas iomete pli malvarma ol la nemakulitaj regionoj.''