Sankta Tito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: La kristana sanktulo '''Tito''' – latine ''Titus'' – estis lernanto de la apostolo Paŭlo de Tarso. Li konatiĝis aparte per la [[episto…
 
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Tito estas plurfoje menciata en la veraj [[epistoloj de Paŭlo]]. El tiuj epistoloj kun relative granda certeco rekonstrueblas, ke Tito estis kristano de ne-juda deveno, kiu povis subteni Paŭlon en iuj diplomatie aparte malfacilaj situacioj. Ekzemple li akompanis Paŭlon al la [[apostola koncilio]] en [[Jerusalemo]] (komparu la teksteron [[epistolo al la galatoj]] 2,1-10). Krome li interpaciĝis kaj konsilis, kiam ardis kverelo inter Paŭlo kaj la kristana komunumo de la greka urbo [[Korinto]] (komparu inter alie la teksterojn [[1-a epistolo al la korintanoj]] 16,10, [[2-a epistolo al la korintanoj]] 2 kaj 7). Fine Paŭlo taskigis al Tito kunporti la monkolektaĵojn de pluraj kristanaj komunumoj (komparu inter alie la teksteron [[2-a epistolo al la korintanoj]] 8).
 
[[Dosiero:Gortyn 1.jpg|thumb|210px|<center>antikva baziliko de la sankta Tito en [[Gortyn]] sur la insulo Kreto]]
La novtestamenta [[epistolo al Tito|epistolo de Paŭlo al Tito]], kies informoj tamen ne estas historie tute fidindaj, raportas ke Tito pli poste aktivis kiel kristana misiisto sur la insulo [[Kreto (insulo)|Kreto]]. Laŭ la [[2-a epistolo al Timoteo|2-a epistolo de Paŭlo al Timoteo]], Tito misiis en [[Ilirio]] ([[Dalmatio]])<ref>[http://www.geocities.com/kalblando/biblio/2timoteo.htm#4:10 2-a epistolo al Timoteo 4,10 (teksto en Esperanto)]</ref>. Laŭ la kristanaj legendoj Tito estis la unua kristana [[episkopo]] de [[Górtys|GortysGortyn]] sur Kreto.
 
Kvankam Tito estas laŭdata de Paŭlo kiel tre fidinda misia kunlaboranto, mankas mencio de Tito en la novtestamenta libro [[Agoj de la Apostoloj]]. Kreiĝis pluraj hipotezoj por klarigi tion, sed neniu el tiuj hipotezoj akceptiĝis kiel konvinka.