Metropolis: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SpBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: gl:Metrópolis
Linio 31:
 
[[Dosiero:220px-Metropolis-Robot.jpg|thumb|left|220px|La ina roboto]]
Tamen Fredersen jam ekrimarkis la agadon de Maria, kaj timante insurekcion de la laboristoj, decidas postuli helpon de la [[sciencisto]] Rotwang (Rudolf Klein-Rogge), kiu siavice montras al li inan roboton, kiun li ĵus inventis. La roboto kreita de Rotwang povas ekhavi kaj la konduton kaj la aspekton de persono, kaj tiele ili decidas surogati na Maria'n. La roboto ricevas ordonojn instigi tumultojn kaj malkontenton, por permesi na Fredersen lanĉi perfortan subpremon kontraŭ la laboristoj. KionTio kion ne konas Fredersen estas, ke la roboto enhavas la spiriton de Hel, la eksedzino de Rotwang, kiu amoris kun la posedanto de la urbo, kaj forpasis naskante sian filon, Freder-, kaj kiun Rotwang uzis kiel revenĝo kontraŭ la prezidento de Metropolo, sia filo, kaj la tuta urbo.
 
La vera Maria estas farita prizonulo en la hejmo de Rotwang, en Metropolo, dum la roboto surogatas ŝin kaj lanĉas incendigajn sermonojn. Krome, la roboto eksekvas la iniciatojn de Rotwang en sia revenĝoplano, kaj iĝas ekzota dancistino en la prestiĝa kabaredo Yoshiwara, ekscitante kaj senraciigante la ĉeestantaron, per malkonkordo kaj dekadenco inter la riĉaj junuloj. Laŭ la maldecaj konsiloj de la Roboto-Maria, la laboristoj komencas ribelon kaj detruas la "Kernomaŝinon", kiu havigas la [[energio]]n kiu funkciigas la tutan maŝinaron de Metropolo. La detruo de tiu maŝino provokas ankaŭ, ke la akvujoj de la urbo ŝtopiĝu, kaj inundu la submondon de la laboristaro, kiuj blinde pro la sermonoj de la roboto, malzorgis la sekurecon de siaj gefiloj, kiuj finfine estas helpataj de Freder kaj la vera Maria. Kiam ili ekrimarkas sian teruran eraron, la laboristoj, malesperaj eliras al la surfaco serĉe de sia "interna malamikino", la supozata María. La homamaso invadas la distran distrikton de la urbo kaj arestas la falsan Maria'n, kiun ili ligas al fosto kaj bruligas, dum Freder observas ĉion kaj malesperas. Sed tuj ekrimarkas, ke tiu Maria estas enpersoniganto, kiam ardas sia falsa karno kaj montras la subkarnan roboton, kaj kiam ili vidas na Maria'n, kiu estas persekutata de la frenezigita RowangRotwang sur la tegmentoj de la [[katedralo]] de la urbo. Freder persekutas na Rotwang, kaj alfrontas lin ĝis kiam tiu falas elde la tegmento al sia morto. Maria kaj Freder revenas surstraten kaj renkontas na Joh kaj Grot (estrojestrojn de la urbo kaj de la laboristaro) kaj antaŭvidigas la komencon de nova socio.
 
Sub la devizo "Mittler zwischen Hirn und Hand muss das Herz sein" (peranto inter cerbo kaj mano estu koro), kio devas esti interpretata kiel neceso, ke la amkapablo de Homo unuigu kaj racion kaj forton, reamikiĝas la gravulo Joh Fredersen kaj la laboristoj de Metropolo danke al Freder, kiu enkarniĝas la tri ideoj de tiu idearo: racio, laboro kaj koro.