[[an:Sieglo XXI]]
KARL WANSELOW estas fekundega tradukanto de kanto-tekstoj.Ĉi tie oni trovas de li tri orginaloĵojn. Eble el lia muzikamatoreco sekvas tiuj arte konstruitaj crescendo-j, per kiuj du el liaj poemoj tiel potence ŝvelas ĝis la belefekta fino.
K a r l W a n s e l o w
REVA VETURO
Tra blua mar' vin portu la veturo
De mia blanka vento-ŝvela velo.
La direktilon turnu la devizo
AI sorxa malproksim' kaj aventuro,
Al feliĉige nekonata celo,
Al bordoj, kiujn serĉas la sopiro.
Malantau ni perdiĝas foraj mondoj,
Kaj via belo kuŝas antau mi,
Flor' admirinda. Nur la blankaj mevoj
Nin akompanas kaj murmuraj ondoj
Kaj la sopira, fluge ĉirkau ni
Kunveturanta ar' de niaj revoj.
La nokto venas. Sur velur-ĉieloj
Kovrantaj nin per senfinega spaco,
Dum jam laciĝas nia vel-flugilo,
Ekfloras pli kaj pli la oraj steloj.
Ripozas forgesita nun, pro laco
Glitinte el la man', la direktilo.
Sed la okuloj ĉiam plu senlime,
La celon atendante, la beatan,
Penetras tra la noktvualaj muroj.
Serĉante malproksime - malproksime
La landon feliĉige nekonatan
De rev-misteroj kaj de aventuroj.
LA ALIA VORTO
Ni amas nin kun arda kora riĉo
Sed ĉu vi scias, kiam de ni floke
Forflugos eble tiu ĉi feliĉo?
Ho ve, ni nin ne konas reciproke!
Kiel facile sur la voj' de 1' sorto
Du homojn malkompreno trafi povas!
llin disigas ofte unu vorto,
Se oni ĝuste ne la ĝustan trovas.
Estiĝas dubo kaj rompiĝas kredo,
Unu kun ĉagrenita kor' foiriras,
Lin revokante kun karesa cedo
Alian vorton la alia diras.
Sed ĉar malhelpas jam la malproksimo
Ĝin aŭdi en la muĝa vivo-ondo
Restadas ambaŭ dise en doloroj,
Vunditaj en la fundo de l' animo. -
Kaj eble povus esti ambaŭ koroj
Kune la plej feliĉaj en la mondo.
SOMER-VESPER0
Vespera ruĝo naĝas sur la parko,
Nubrozaj grandaj plenaj kaj abundaj
Pendadas lume sub ĉiela arko.
Kun la okuloj miraj kaj profundaj
Reĝine staras vi en floraj maroj.
Sin lulas floroj ĉirkau viaj haroj
Kaj kisas vin.
Malantaŭ la ĝardenoj
Atendas kaŝe la velura ondo
De 1' nokt' somera jam kun stelaj ĉenoj
Por songa forgesigo de la mondo.
Venu, por ke mi portu vin ravite
Per forta brak' al revo kaj ebri'!
Mi amas vin! Skuigas ventmovite
La rozoj, ekpaliĝas pli kaj pli
La brulkolor' de 1' vespernubaj lumoj.
Venu, ke arde de sopiro ruĝa
Ni dronu en feliĉo mondrifuĝa
De nenombritaj kisoj kaj brakumoj!
|