Svisa Armeo: Malsamoj inter versioj

3 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
Dum la [[2-a Mondmilito]] kaj la [[Malvarma Milito]] la svisoj difinis sian armeon per la frazo ''Svislando ne havas armeon - Svislando estas armeo!''. Dum la kulmino de la Malvarma Milito la Svisa Armeo nombris 800 000 soldatojn kaj do estis post la soveta la dua plej granda armeo en Eŭropo. En unua reformo fine de la [[1980-aj]] jaroj oni reduktis la nombron al 400 000. Post la fino de la Malvarma Milito la minaco de milito inter orienta kaj okcidenta Eŭropo abrupte ĉesis kaj kreskis la kritiko pro la altegaj kostoj de tiel giganta armeo. Tial okaze de la armereformo [[1995]] oni ankoraŭ foje duonigis la nombron de la armeanoj al la hodiaŭ stato de 200 000 soldatoj. Malaltigante la aĝlimon por la deviga armeservo de 55 al 42 jaroj.
 
Laŭ la svisa milicsistemo ĉiu plenkresa viro inter 20 kaj 42 jaroj devas devige armeservi. La junaj viroj pasas unue 21-semajnan rekrutlernejon antaŭ fariĝi soldato. Por virinoj la soldatservo estas libevolalibervola. Poste ĉiu viro devas pasigi entute 8 foje trisemajnan ripetkurson. La milicsoldatoj ekster la servo laboras en sia normala profesio kaj konservas siansiajn pafilon, uniformon kaj poŝmunicion hejme. Laŭ tiu-ĉi principo teorie eblas mobilizi kaze de atako la armeon en la daŭro demalmultaj horoj. Ĉiu svisa soldato povas en kazo de bezono esti devigita fariĝi [[suboficiro]] aŭ [[oficiro]] kaj en tiu-ĉi kazo devas plenumigi aldonajn servojn.
 
Dum la malvarma milito praktike ĉiuj gvidantoj en la svisa ekonomio estis ankaŭ oficiroj en la armeo, kaj la oficiraj kamaradecoj ludis gravan rolon por la komercaj rilatoj. Post la fino de la malvarma milito kaj la tutmondiĝo de svisaj entreprenoj tamen la rolo de armeoficiroj en la privata ekonomio malkreskis. Ja gravaj firmaoj ne plu emis dungi oficirojn pro la fakto, ke la tasko de milicoficiro estas granda ŝarĝo, kiu kostas laborforton de la koncernaj personoj kaj tiel de la entreprenoj.
La konservado de armilo kaj municio hejme lastatempe pro krimoj kaj memmortigoj per svisaj armepafiloj estas publike forte kritikata kaj temo de [[federacia popoliniciativo]].
 
Alia kritiko estas kritiko de la milicsistemo mem: Eĉ post la lasta reformo Svislando laŭ la kritiksitokritikistoj daŭre posedas multe tro grandan armeon. Krome tiu armeo estas unuflanke ofte ne sufiĉe profesia kaj la milicsitemo aliflanke estas kosta por la ekonomio, ĉar la soldatoj dum la ripetkursoj mankas en siaj laborejoj.
 
Ĉar la milicsitemo estas esenca elemento de la svisa tradicio, ja konsiderante la lokan identitecon en la svisa federacio tamen estas tre malverŝajna, ke la militsistemo estos anstataŭigita per profesia aremo.
186 347

redaktoj