Heidi: Malsamoj inter versioj

58 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Heidi''' [hajdi] estas 5- ĝis 8-jara knabino el la junularaj romanoj de [[Johanna Spyri]], kies unuaj eldonoj aperis en [[1880]] kaj [[1881]].
 
Heidi vivas ĉe sia avo en la [[Svislando|svisa]] montaro en vilaĝo [[Maienfeld]], kantono Grizono [[Graubünden]] kaj ĝuas tie feliĉan vivon. Ŝi ŝatas salti sur la alpaj paŝtejoj, enspiri la freŝan aeron, flari la odoron de la floroj kaj endormiĝi en fojna lito sub la stelplena ĉielo. Sed iun tagon ŝia onklino venigas ŝin al la granda urbo [[Frankfurto ĉe Majno|Frankfurto]], kie hejmsopiro ŝin turmentas …
 
La ĉefaj roluloj krom Heidi estas ŝia avo Alp-Ehi ([[germana|germane]] ''Alm-Öhi'', origine ''Alpöhi''), kiun ĉiu opinias apartiĝema strangulo, la paŝtista knabo Kapro-Petro (''Geißen-Peter'' aŭ ''Ziegen-Peter'') kaj Klara, knabino el Frankfurto sidanta en [[rulseĝo]].
Sennoma uzanto