Pigo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 41:
La pigoj kutime moviĝas surtere kaj fluge pogrupete, tio estas laŭ familio, ĉu paro ĉu kun idoj. Ili translokiĝas po unu, tio estas: flugas la unua kaj post dek aŭ dekkvin sekundoj la dua, ktp. Dume ili iome klakas. Antaŭ surteriĝo ili haltiĝas per malfermo de flugiloj kaj bremsado paraŝute.
 
Kiam ili surteriĝas, levas atentege la voston por ke ĝi ne tuŝu la plankongrundon. Tiel ili marŝas starege kiel korakoj, sed se temas pri manĝado kaj starigo de vicoj rilate aliajn speciojn aŭ ene de la propra familio ili saltetas eĉ malfermetante la flugilojn.
 
La grupoj nombras ekde la plej proksima familio (4) ĝis la plej ampleksaj (12). Tamen vintre ili povas kuniĝi en pli ampleksaj birdaroj, ekzemple de 50, kiam la viroj pliaktiviĝas interpersekutante unu la alian kaj konkurante por allogi la inojn. Por tiu flatado la virpigoj gonflas la plumetaron de la kapo kaj levas, malfermas kaj fermas la voston kvazaŭ kiel ventumilon; ili klakas per speciala frazaro kaj gonflas la blankan plumaron de la flankoj super la nigro de la flugiloj por ŝajniĝi pli allogaj antaŭ la inoj.