Splugopasejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
 
==Historio==
Ekzistas hipotezo, ke la [[Romia|romia]] mencio de ''Cunus Aureus'' rilatgas al la Splugopasejo, tamen estas multe pli verŝajne, ke tio estis la nomo de [[Juliopasejo]], ĉar laŭ la trovitaĵoj ŝajnas, ke en romia epoko la Splugopasejo ne vetureblis kaj ke ekzistis siatempe nur piedpado. En pacokontrakto inter [[Schams]] kaj [[Chiavenna]] el la jaro [[1219]] la loĝantoj ambaŭflanke de la pasejo interkonsentis pri garantio de la trafiksekureco sur la pasejo. En la jaroj [[1818]]ĝis [[1823]] estis konstruita la unua veturebla strato trans la Splugopasejo, kiu estis plibonigita en [[1834]]. En [[1841]] estis kontstruita sur la pasejkulmino je la norda flanko la unua gastejo kun la doganstacio. Kiam en la 19-a jarcento la [[Svisa Federacio]] planis la transalpan fervojoj, oni unue diskutis la vojon tra Splugo. Pro la protestoj de [[Kantono Tiĉino]], kiu tiel troviĝintus flanke de la transalpa vojo, oni tiam favoris fine [[Gotardo|Gotardon]]. La sama diskuto revenis fine de la 20-a jarcento, kiam oni planis la baztunelon tra la [[Alpoj]].
 
==Eksteraj ligiloj==