Vikipedio:Estu afabla al novuloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Vikipedio:Bonvolu ne mordi novulojn alinomita al Vikipedio:Estu afabla al novuloj: pli bona nomo (vidu la diskutpaĝon)
iom ŝanĝis la stilon, v. diskutpaĝon
Linio 1:
Vikipediaj artikoloj plimultiĝas kaj pliboniĝas ne nur pro la multa laboro de la regulaj kontribuantoj, sed ankaŭ pro la ofte sennome (IP-adrese) faritaj kontribuoj de novuloj. Ni ĉiuj iam estis novulojkomencantoj alen la redaktado de Vikipedio.
 
Novaj kontribuantoj estas la estontaj Vikipediistoj, kaj tial estas nia plej valora fonto. Ni traktukondutu la novulojn afable kaj pacience, kun respekto — nenio fortimigas eble valorajn kontribuontojn pli ol malafableco. Ne eblas al novulo bone koni la regulojn, stilon kaj komunumon de la Vikipedio antaŭ ol ekredakti.
 
== Kiu estas novulo? ==
 
Kutime konsideru kontribuanton '''novulo''' almenaŭ dum la unuaj tri monatoj de kunlaboro, iom depende de la aktiveco. La fakto, ke kontribuanto faras eraron, kutimepovas montrassimple montri, ke li aŭ ŝi estas novulokomencanto (almenaŭ tiurilate) kaj ke sekve oni devas tre delikate agi en la kontakto.
 
== Prefere parolu nek pri forigo de artikolo nek pri forbaro de uzanto ==
Linio 11:
Multaj novuloj jam rakontis pri sia ŝokiĝo, kiam oni en mesaĝo minacis iliajn artikolojn per forigo, proponis por forigo aŭ fakte forigis. Eĉ pli ŝoka estas minaco per forbaro de la uzanto. Prefere ne uzu tiujn vortojn kaj agojn en kontakto kun novulo! Imagu infanon, kiu konstruas sablokasteleton ĉe la mara bordo - kaj venas plenkreskulo, kiu jam levas la piedon por detrui ĝin, ĉar la sablokonstruaĵo ne konformas kun iu regulo. Novuloj havas similajn sentojn pri forigo kaj forbaro kiel tiu infano pri la detruo de la konstruaĵo - kaj ofte ili ne revenas por "ludi" kun ni post tia sperto.
 
==Estu ĝentila, ankaŭ kaj precipe al la novuloj==
==Bonvolu ne mordi novulojn==
 
* Komprenu ke novuloj estas bezonataj de la Vikipedia komunumo kaj valoraj por ĝi. Per tio, ke ni rajtigas novulojn kontribui, ni plibonigas la diversecon de scio, opinioj kaj idealoj en la Vikipedio, plialtigas ĝian valoron kaj protektas ĝian neŭtralecon kaj tutecon.
* Memoru ke nia devizo — kaj nia invitilo al novuloj — estas "estu kuraĝa!". Ni havas regularon kaj kutimojn, sed ili ne estu aplikataj tiel, ke ili kontraŭas novulojn kiuj agas laŭ tiu invitilo. Povas esti ke la reguloj kaj kutimoj devas estiestu ŝanĝotaj aŭ pliampleksigotaj. Iu "misfaro" de novulo efektive povus plibonigi la Vikipedion, almenaŭ post iom da redakto. Observu iom, kaj se necese demandu la novulon kion li intencas, antaŭ ol nomi liajn agojn "misaj" aŭ "kontraŭregulaj".
* Se vi serioze kredas, ke iu novulo faris eraron, provu mem korekti la eraron. Ne kritikaĉu la novulon.
* Memoru ke novuloj ofte ne scias, ke redaktohistorioj estas konservataj. Do kiam iliaj redaktoj estas forigataj, ili ekpanikas, komencas redaktan militon aŭ forlasas Vikipedion, ĉar ili erare kredas, ke horoj da laboro estis nemalfareble forigitaj. Bonvolu ĝentile sciigi al novuloj, ke ilia laboro neniam perdiĝas kaj ĉiam povas esti restarigata el la historiopaĝo. Instruu al ili, ke ili povas pridiskuti aferojn sur la diskutpaĝoj, kaj se ĉio malsukcesas, ili povas reviziti la diskutpaĝon post kelkaj monatoj por diskuti kun aliaj Vikipediistoj.
* Se vi opinias, ke vi devas diri ion al novulo pri iu eraro, faru tion en progresiga maniero. Komencu per sinprezento kaj saluto ĉe la diskutpaĝo de la novulo, por montri al li, ke li estas bonvena ĉi tie, kaj prezentu viajn korektojn trankvile kaj kunlabor-cele, eble ankaŭ menciante aferojn kiujn li faris kaj kiujn vi ŝatis. Se vi ne povas tiel agi, eble estas pli bone se vi diras nenion.
* Prefere ne rapide diskutu sur publika vikipedia paĝo pri eraroj de novulo, pri ebla forigo de artikolo aŭ simila rimedo. Se iel eblas, diskutu la temon private per retpoŝto kun aliaj spertaj vikipedianoj, kiujn vi konas.
Linio 24:
* Memoru ke vi mem iam estis novulo. Traktu aliajn tiel, kiel vi dezirus esti traktata, se vi ankoraŭ estus novulo (aŭ eĉ pli bone). Kaj se vi ne plu memoras, kiaj estis viaj unuaj paŝoj, eble lasu la kontakton kun novuloj al aliaj vikipedianoj.
 
==Kiel eviti esti mordantoofenda vundanto==
* Evitu intensigilojn en la komentoj (vortojn kiel "terura", "stulta", "malbona", "bona" ktp. kaj krisignojn).
* Moderigu vian aliron kaj vortumon.