Limbo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Corobu (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{ĝermo}}
*'''Limbo''' estas gradigita rando de cirklo en [[astronomia instrumento]].
'''Limbo katolika''', pliprecize limbo de iamaj katolikaj teologoj, estis la kondiĉo de la animoj de infanoj mortintaj senbaptaj. Ĉar la bapto estis konceptita kiel vojo necesa por atingi la eternan savon pro ĝia efiko liberigi el la origina peko, jen la problemo: kia la sorto, transtombe, de tiuj infanoj? Iuj teologoj (ekzemple, Sankta Aŭgusteno en la letero 217[http://www.augustinus.it/italiano/lettere/index.htm] kaj en la provinca koncilio de Kartago (418) imagis lokon aŭ staton similajn al la tiu de infero, kvankam kun penoj malpli suferigantaj. Sed al la kristana popolo tio ŝajnis io nejusta kaj eĉ kruela. Por mildigi tiun fidelulan reagon kaj ankaŭ por pli akcenti la dian mizerikordon, oni komencis paroli pri loko ekstere de la infero, kie la nebaptitaj infanoj povas ĝui, se ne nesupernaturajn, almenaŭ la “naturajn” ĝojojn eĉ en manko de la dia vidalvido.
Tiom plaĉis la supozo ke iom post iom la limbo fariĝis komuna sendiskuta akceptaĵo. Tiom plaĉis ke eĉ iuj ekumenaj koncilioj (la Florenca, ekzemple, de 1431-1439, pri limbo parolis kaj montri simpatii al ĝi apogiĝanta sur Johano 3,5 ("se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri la regnon de Dio”, kaj sur Marko 16,16 ("kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita"); kaj dume la limbo eniris diversajn katekismojn eĉ gravajn, ec en tiu de Péio la 10a [http://www.museosanpiox.it/sanpiox/catechismomaggiore/].
Favoris ĝian akceptiĝon ka disvastiĝon la aludo al similaj loko aŭ kondiĉo de la “Limbo de la Patroj”, supozigita de novtestamentaj esprimoj kiel “la evangelio estis anoncita ankaŭ al la mortintoj (1Pt 4,6)”, “Kristo... iris kaj predikis ankaŭ al la enkarceraj spiritoj (1Pt 3,19)” por la justuloj de la antaŭelaĉeta epoko atendantaj la liberigan viziton de Kristo. Ĉar tiaj esprimoj, kaj aliaj somilaj, kiel estas jam sciite, pli ol faktan eventon celas karakterizigi la funkcion de Kristo kiu etendiĝas al la tuta reala kreaĵaro, spertebla kaj nespertebla, ili ne utilas por montri ke vere estas transtomba limbo.
Sed la hipotezo pri limbo de nebaptiaj infanoj, kiu tamen neniam estis instruta kiel dogmo, komencis ne kontentigi teologojn kaj ekleziulojn engaĝitajn en la pastoralo. Ekŝajnis ke tiu koncepto malpliigus la dian bonecon kaj la kristan universalan elaĉeton kaj la nocio komencis malaperi el lokaj kaj ankaŭ tutekleziaj katekismoj (ekzemple, pri ĝin ne mencias la [[Katekismo de la Katolika Eklezio]] de 1992). Hodiaŭ oni preferas substreki la dian universalan volon savi ĉiujn homojn kaj la senkondiĉan amon de Kristo kiuj certe etendiĝas ankaŭ al senkulpaj infanoj nebaptite mortintaj,
La nuna Papo Benedikto la 16a, fine, akceptinte la la opinion de la Internacia Teologia Komisiohttp://it.wikipedia.org/wiki/Commissione_teologica_internazionale (konsulta strukturo aganta ene de la Kongregacio por la Kredo) laŭ kiu la limbo, ĉiam nedogma, ne havas biblian kaj racian fundamenton, aprobis ties dokumenton de 20 de Aprilo 2007 kie praktike kuŝas invito ignori tiun teologaĵon ĉar ĝi reflektas “tro mallarĝan koncepton pri la dia savo” kaj sugestas konfidi tiujn inanojn la amo de Kristo Elaĉetanta.
 
Pri limbo ne mankis literaturaĵoj kaj rakontaĵoj kaj fantaziaĵoj kaj foje fariĝis fonto de poezio. [[Danto Alighieri]], ekzemple, pri ĝi poete priskribas en 4° kanto de la [[Infero]]. Krom la senbaptaj mortintaj infanoj, la poeto lokigas tie homojn justajn vivintajn antaŭ Kristo, kiuj ne meritis la inferon: apartajn lokojn li rezervas por famaj homoj de la antikveco kaj ankaŭ por sia preskaŭ samtempulo, la islama Saladino: ili ĉiuj vivas en kondiĉoj iom malankolia sed serena. Oni povas rimarki en tia poeta priskribo ion mildigan rilate la aferon “Limbo”.
 
----
EKSTERAJ LIGOJ
* [[Limbo (religio)]]: En [[katolikismo]], '''Limbo''' tradicie sed ne dogme estis raportita kiel ejo por la [[animo]]j de infanoj kiuj mortis senbapte. Ankaŭ limbo estas raportita kiel ejo por la animoj de justuloj kiuj mortis antaŭ la resurekto de Kristo.
 
Dokumento de la Internacia teologia Komisiono. Itale [http://www.vatican.va/roman_curia/congregations/cfaith/cti_documents/rc_con_cfaith_doc_20070419_un-baptised-infants_it.html]
 
 
----
Botanike '''limbo''' estas plata parto de [[folio]], distinge de [[petiolo]] (folikladio, limbeca tigo).
*'''Limbo''' estas gradigita rando de cirklo en [[astronomia instrumento]].
 
Botanike '''limbo''' estas plata parto de [[folio]], distinge de [[petiolo]] (folikladio, limbeca tigo).;
 
{{apartigilo}}
Linio 9 ⟶ 25:
[[en:Limbo]]
[[fr:Limbes]]
[[Kategorio:Katolikismo, teologio, historio de teologioj]]