Juan Valera: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Komenco
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 7:
Juan Valera venis el nemonhava andalusa nobelfamilio en la provinco [[Córdoba]]; lia patro estis liberala mararmea oficiro, jam pensionita. Li pasigis sian junaĝon en Cabra kaj la apuda vilaĝo Doña Mencía (ambaŭ estas ofte menciitaj en liaj verkoj). De 1837 ĝis 1840 li frekventis en [[Málaga]] la ''Seminario Conciliar'', li publikigis la unuajn versojn kaj pere de lia frato li ekkonis je [[José de Espronceda]] kaj aliajn romantikistojn. Dum unu jaro li studis ĉe la ''Colegio del Sacro Monte'' en [[Granada]], kaj en 1842 li iris al [[Madrid]], kie li malmulte studis sed kompense multe skribis kaj kie li foje povis publikigi ion aŭ alian.
Tie li spertis amaferon kun la 10 jarojn pli aĝa poetino [[Gertrudis Gómez de Avellaneda]], kiu retroviĝas sub la kaŝnomo "Lelia" en liaj poemoj. Li ne sukcesis en siaj ekzamenoj kaj devis reiri al [[Granada]] kaj finis sian jurostudon tie. Lia patro pagis la eldonon de la poemlibro ''Ensayos poéticos''. En 1846 li reiris al Madrid kie li havis aliron al la nobelara societo kaj ĝuis agrablan vivon en la salonoj de tiu societo. [[Ángel de Saavedra]], Duko de Rivas, provizis postenon al li kiel senpaga ataŝeo en la hispana ambasadejo en [[Neapolo]],kie la Duko mem estis ambasadoro. Poste Valera estis diplomato en Neapolo (1847-49), [[Lisbono]] (1849-51), [[Rio de Ĵaneiro]] (1851-53), [[Dresdeno]] (1855), [[Rusujo]] (1856), [[Frankfurto]] (1865), [[Lisbono]] (1881-84), [[Vaŝingtono]] (1884-86), [[Bruselo]] (1886-88) kaj [[Vieno]] (1893-95). Li majstris plurajn lingvojn, vojaĝis multe kaj estis tre klera, kvankam li ĉiam spertis financajn problemojn. Kiel politikisto li staris ĉe la flanko de la moderistoj (''Moderados'') En 1858 li estis elektita en la parlamenton kie li ne estis tre aktiva same kiel lia verkista kolego [[Benito Pérez Galdós]]. Poste li fariĝis senatoro por la provinco [[Córdoba]] kaj dum mallonga tempo Subsecretario de Estado (Subsekretario de la Ŝtato) dum la tiel nomata ''Revolución Gloriosa'', la "Glora Revolucio" de 1868).
 
{{stub}}