Juan Valera: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Fino de Verkoj
Linio 1:
{{stub}}
Juan Valera y Alcalá-Galiano naskiĝis en Cabra, Córdoba, la 18-an de octobro de 1824 — mortis en Madrid[[Madrido]], la 18-an de aprilo de 1905. Li estis hispana diplomato, politikisto kaj verkisto.
 
Estas malfacile klasifiki lin en la kutimajn literarajn epokojn de lia tempo ([[Realismo]], [[Naturalismo]]); kiel granda stilisto li estas unika aperaĵo en tiu epoko.
Linio 5 ⟶ 6:
==Biografio==
 
Juan Valera venis el nemonhava andalusa nobelfamilio en la provinco [[Córdoba]]; lia patro estis liberala mararmea oficiro, jam pensionita. Li pasigis sian junaĝon en Cabra kaj la apuda vilaĝo Doña Mencía (ambaŭ estas ofte menciitaj en liaj verkoj). De 1837 ĝis 1840 li frekventis en [[Málaga]] la ''Seminario Conciliar'', li publikigis la unuajn versojn kaj pere de lia frato li ekkonis je [[José de Espronceda]] kaj aliajn romantikistojn. Dum unu jaro li studis ĉe la ''Colegio del Sacro Monte'' en [[Granada]], kaj en 1842 li iris al [[MadridMadrido]], kie li malmulte studis sed kompense multe skribis kaj kie li foje povis publikigi ion aŭ alian.
Tie li spertis amaferon kun la 10 jarojn pli aĝa poetino [[Gertrudis Gómez de Avellaneda]], kiu retroviĝas sub la kaŝnomo "Lelia" en liaj poemoj. Li ne sukcesis en siaj ekzamenoj kaj devis reiri al [[Granada]] kaj finis sian jurostudon tie. Lia patro pagis la eldonon de la poemlibro ''Ensayos poéticos''. En 1846 li reiris al MadridMadrido kie li havis aliron al la nobelara societo kaj ĝuis agrablan vivon en la salonoj de tiu societo. [[Ángel de Saavedra]], Duko de Rivas, provizis postenon al li kiel senpaga ataŝeo en la hispana ambasadejo en [[Neapolo]],kie la Duko mem estis ambasadoro. Poste Valera estis diplomato en Neapolo (1847-49), [[Lisbono]] (1849-51), [[Rio de Ĵaneiro]] (1851-53), [[Dresdeno]] (1855), [[Rusujo]] (1856), [[Frankfurto]] (1865), [[Lisbono]] (1881-84), [[Vaŝingtono]] (1884-86), [[Bruselo]] (1886-88) kaj [[Vieno]] (1893-95). Li majstris plurajn lingvojn, vojaĝis multe kaj estis tre klera, kvankam li ĉiam spertis financajn problemojn. Kiel politikisto li staris ĉe la flanko de la moderistoj (''Moderados'') En 1858 li estis elektita en la parlamenton kie li ne estis tre aktiva same kiel lia verkista kolego [[Benito Pérez Galdós]]. Poste li fariĝis senatoro por la provinco [[Córdoba]] kaj dum mallonga tempo ''Subsecretario de Estado'' (Subsekretario de la Ŝtato) dum la tiel nomata ''Revolución Gloriosa'', la "Glora Revolucio" de 1868).
 
Ĝis en plej alta aĝo li estis ĉarmulo kaj donĵuano: Inter alie li havis amrilaton kun Malvina, la filino de la Duko de Rivas; post multnombraj aliaj aventuroj li finfine edziĝis en 1867, je la aĝo de 43, pli pro tedo ol amo (la edzeco ne estis tre feliĉa). Krome li havis rilaton kun aktorino en [[Sankta Petersburgo]], kaj en [[Vaŝingtono]] estis skandalo kiam la juna [[Katherine Lee Bayard]] pro malfeliĉa amo al la jam 60jarulo memmortiĝis en la antaŭĉambro de la ambasadejo, kio kaŭzis kelkajn problemojn por Valera. Preskaŭ samtempe dum Valera estis en Vaŝingtono mortis lia plej aĝa kaj preferata filo en la hejmlando.
{{stub}}
 
 
Dum siaj lastaj jaroj li blindiĝadis. Li diktis siajn lastajn verkojn al sekretario en Madrido kie li partoprenis en kunsidoj de la ''Real Academia Española'' (Hispana Reĝa Akademio) fariĝinte membro de tiu organizo en 1861. Li mortis tie je la 18-a de Aprilo 1905.
 
==Verkoj==
 
Kiel verkisto Valera vere estis viro de la 18-a jarcento kiu reprezentas la klasikajn kaj humanistajn valrojn. Meze de la impetaj politikaj disputoj en la Hispanujo de la 19-a jarcento, li elstaris pro sia mondkoncepta toleremo. Li estis prioritate estetikulo kaj hedonisto. Oni ofte nomis lin "realisto kun blankaj gantoj". Aliaj taksis lian mondkoncepton kiel "poeta realismo" kaj siajn verkojn kiel psikologiaj karakter-romanoj kies ĉefa trajto estis interna agado anstataŭ eksteraj okazintaĵoj. Plej ofte en liaj romanoj temas pri ĉefkaraktero kies nomon oni jam vidas en la titolo kaj kies psikologiaj konfliktoj estas la ĉefa temo de la verko. Li analizas animstatojn, ne la objektivan realecon kiel la aliaj realistaj verkistoj de lia tempo. Laŭ propra eldiro, Valera celis grandan, kaj diversan legantaron, tamen li ne sukcesis pro tio ke li ofte permesas al si klerajn deflankiĝojn kun la rezulto ke la romanoj fluas tro malrapide por la averaĝa leganto kiu alkutimiĝis al agoplenaj kaj ekscitaj felietonoj. Li ankaŭ intencis gajni monon kun siaj literaturaj verkoj kaj ofte plendis en leteroj kiom malmulte da libroj vendiĝis kaj kiom malmulte da legantoj li havis. Tio okazis spite de tio ke en la centro de liaj verkoj estas amtemo kio atencas multajn tabuojn; virinoj ofte aperas kiel intelektuloj kaj emocie superecaj, dum viroj aperas kiel nevivkapablaj kaj obseditaj de vagaj iluzioj.
 
Juan Valera ankaŭ ludis gravan rolon en la popularigo de [[Goethe]] en Hispanujo. En 1878 li verkis antaŭparolon por la hispana traduko kaj mem tradukis kelkajn partojn.
 
 
 
 
 
 
==Pepita Jímenez==