Carl Ritter von Ghega: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
forgesita akuzativo; bildo
Linio 9:
Post sia reveno al [[Aŭstrio]] kaj la ŝtata fervojo, li estis komisiita konstrui fervojan linion al sudo, de [[Mürzzuschlag]] tra [[Graz]] ĝis [[Triesto]]. Fervojo trans pasejon [[Semmering]] liatempe estis de multaj konsiderata tro multekosta aŭ eĉ neebla. Sed Ghega jam en [[1844]] prezentis planon por fervojo tra Semmering, kiu uzu normalajn lokomotivojn, sen dentradoj aŭ tirŝnuroj. Jam antaŭ decido pri la konstruado li komencis konstruigi lokomotivojn taŭgajn por tiaj deklivoj. En [[1848]] la konstruado komenciĝis. Eĉ antaŭ la kompletigo en [[1854]] Ghega en [[1851]] estis [[kavaliro|kavalirigita]] kaj nomiĝis ''Ritter von Ghega''.
 
En la jaroj 1853/54 Ghega desegnis fervojan reton por tuta Aŭstrio-Hungario; en la sekvaj jaroj li estis komisiita desegni aliajn fervojajn liniojn, interalie en [[Transilvanio]]. Frua morto pro [[ftizo]] en [[1860]] malhelpis lin fini tiutiun ĉi projekton.
 
La vivo de Ghega estis traktita en kvin romanoj. En la domo de lia familio, ''Villa Allegri von Ghega'' en [[Oriago]], parto de la historia materialo pri li estas konservata.
 
[[Dosiero:20_Schilling_Carl_von_Ghega_obverse.jpg|thumbnail|Bildo de Ghega sur bankbileto]]
== Honoroj ==
* La urbo [[Triesto]] igis lin honora civitano.