Karl Jost: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Karl Jost esits profesie [[tipografo]] kaj [[komponisto]]. Li estis tre multflanka personeco, kiu okupiĝis pri [[astronomio]], [[mekaniko]] kaj [[politiko]]. Li devenas el laborista familio kaj dum sia tuta vivo estis aktiva [[socialdemokrato]].
 
Karl Jost eklernis [[Esperanto|Esperanton]] en la jaro [[1903]] kaj estis [[1905]] unu el la fondintoj de [[Esperanto-Societo Zuriko]]. Dum la [[ido-krizo]] li forte kontraŭ-staris al [[Albert Nötzli]], kiu transiris al [[Ido]]. La disblovon de la ido-movado, por kiu Zuriko dum longa tempo estis unu el la ĉefaj centroj, oni plejparte dankas al la nelaca persistemo de Karl Jost. En [[1911]] Karl Jost fondis ankaŭ ''Laboristan Esperanto-Grupon'' kiel sekcio de Esperanto-Societo Zuriko.
 
Ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de Zuriko Karl Jost subtenis diversajn Esperanto-Grupojn. Ekzemple li gvidis [[1907]] kursojn en [[Baden]] por helpi la tie freŝe fonditan [[Esperanto-Grupo Baden|Esperanto-Grupon Baden]].
 
==Publikaĵoj==
Linio 14 ⟶ 16:
 
Karl Jost tradukis germanajn klasikulojn kiel [[Johann Wolfgang Goethe]], [[Heinrich Heine]] kaj [[Gottfried Keller]] kaj estis majstro de la poezia esperanta lingvo. Multnombris liaj propogando-tekstoj, flugfolioj kaj gazetartikoloj pri Esperanto. Sian riĉan privatan Esperanto-bibliotekon li testamentis post sia morto la [[Centra Biblioteko Zuriko]].
 
==Fontoj==
{{ULS|p=205, 417, 746-747 kaj 1089}}