Templo de Debod: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AndyHM (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: thumb|300px|Templo de Debod, nokta vidaĵo. thumb|300px|Templo de DebodLa '''Templo de Debod''' estas templo el la [[Ant… |
AndyHM (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Image:TemploDebod01M.JPG|thumb|300px|Templo de Debod, nokta vidaĵo.]]
[[Image:Templo de Debod Madrid.JPG|thumb|300px|Templo de Debod]]La '''Templo de Debod''' estas templo el la [[Antikva Egiptio]] kiu nuntempe situiĝas en [[Madrido]] ([[Hispanio]]). Ĝi estas situanta en la okcidento de la Placo Hispanio, kune al la Promenejo Pintor Rosales ([[Okcidenta Parko]]), en altaĵo kie troviĝis la [[Kazerno La Montaña]] (kie okazis kruenta epizodo de la [[Intercivitana hispana milito]]). Je ĝia translokiĝo al Hispanio, ĝi estis ordigita laŭ la sama orientiĝo en ĝia origina loko, de [[oriento]] al [[okcidento]].
La Templo de Debod estis donaco de [[Egiptio]] al [[Hispanio]] en [[1968]], kiel dankado pro la hispana helpo, post la internacia vokado de [[Unesko]] por la savado de la temploj de [[Nubio]], ĉefe la de [[Abu Simbel]], en danĝero je malapero pro la konstruado de la akvorezervujo de [[Asuano]]. Egiptio donacis kvar el la savitaj temploj al diversaj nacioj kiuj kunlaboris: [[Dendur]] al [[Usono]], [[Ellesiya]] al [[Italio]], [[Taffa]] al [[Nederlando]] kaj '''Debod''' al [[Hispanio]].
La templo havas ĉ. 2200 jarojn. Ĝia plej antikva nukleo estis starigita sub la egipta reĝo Ptolomeo la 4-a Filopatoro, kaj poste ornamita de la nubia reĝo Adijalamani (''Adikhalamani'') de [[Meroe]] je 200-180 a. K., dediĉata al [[Amono]] de Debod ("Amani", en la [[kuŝ|lingvo de Kuŝ]]) kaj [[Izisa]]. Ĝi havas gravajn aldonaĵojn de la ptolomea kaj romi-imperia epoko.
|