Konkero de Ameriko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 26:
 
La koloniaj registaroj organizis la ekonomiojn de la amerikaj socioj sub siaj hegemonioj ene de sistemo de [[Internacia komerco]] por faciligi la havigon de ormetaloj kaj krudaj materialoj al la ekonomioj de Eŭropo, por formi [[merkantilismo]]n favoran al la eŭropaj ŝtatoj. La konkero de Ameriko normigis sistemojn de [[laboro]] [[Servuteco|servutaj]] por indiĝenoj kaj [[Sklaveco|sklavecaj]] (propraj de Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Afriko), baze sur forrabo de personoj en [[Afriko]] kaj ties deviga kaj perforta transporto al [[Ameriko]].<ref>La sklaveco estis konata en Ameriko antaŭ la alveno de la eŭropanoj, ĉar ĝi ekzistis en kelkaj kulturoj. Pri la Inkaa Imperio la fakuloj pridiskutas ĉu la "[[janakonaoj]]" estis sklavoj (Del Busto, José Antonio; ''Perú incaico'', 1977). La institucio de la janakonaoj pludaŭris dum la hispana kolonia epoko.</ref> Krome en la hispanaj kolonioj stabliĝis sistemo de [[kasto]]j baze sur la doktrino de la ''[[limpieza de sangre]]'', kiu stabligis la superon de la nomita "blanka raso" sur la aliaj etnoj. Post la Konkero de Ameriko, kelkaj el la konstitucioj de la novaj ŝtatoj, sekvante la ekzemplon de Francio, abolis la sklavecon; aliaj konstitucioj kiel tiu de [[Argentino]] helpis la invadon fare de eŭropanoj de la teritorioj loĝataj de indiĝenoj. Krome, Haitio kaj la ŝtatoj kiuj sendependiĝis de Hispanio havigis sin per konstitucioj kiuj forigas la sklavecon. En aliaj amerikaj landoj, kiel Brazilo kaj Usono, la sklaveco pludaŭris ĝis la dua duono de la [[19a jarcento]].
 
Kulture la konkero de Ameriko stabligis la karakterojn de la [[Eŭropo|eŭropa civilizo]], devigante la uzadon de eŭropaj lingvoj, ĉefe la [[hispana]], la [[angla]], la [[portugala]] kaj la [[franca]], etendante la [[skribo]]n kaj la ekonomion de [[merkato]], konvertante la loĝantaron al [[kristanismo]] foje kun diversaj formoj de [[sinkretismo]] kie pluekzistas elementoj de la antaŭkolumbaj kaj afrikaj religioj kaj la forigon de la [[kanibalismo]] kaj la religia kutimo de la hombuĉado. La kulturoj kaj eŭropaj kaj amerikaj adoptis respektive la teknikajn inventojn disvolvitajn de la aliaj dum miloj de jaroj de separata disvolviĝo.
 
[[Dosiero:Lautaro.jpg|thumb|150px|[[Lautaro]], estro de la nacio de [[Mapuĉoj]] neniam konkerita de Hispanio]]
 
==Notoj==