Igualada: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
----
'''Igualada tombejo'''
 
Inter 1985 kaj 1994 oni konstruis la novan tombejon, kiu gajnis en 1996 la prestiĝan premion FAD pri arkitekturo. Respondecas pri ĝia konstruado la arkitektoj Enric Miralles kaj Carmes Pinós. Enric mortis en 2003 pro cerba kancero kaj estis enterigita en la tombejo de li mem kunplanita kaj finkonstruita.
 
'''Komarka Muzeo'''
 
La Igualada Komarka Studcentro, fondita en 1947, estis la unua iniciato kiu instigis al disaranĝado de muzeeca substrukturo en Igualada kaj ĝia regiono. Sekve de tiu iniciato oni inaŭguris la Muzeon de la Urbo de Igualada en 1949. La sidejo de la Muzeo estis la Lernejo Garcia Fosses. Inter la temoj kaj sekcioj troveblis naturaj sciencoj, arkeologio, artoj antikva kaj moderna, lokaj historio kaj folkloro kaj komarka maparo.