Elektronkovraĵo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
 
===Energio===
Elektron povas esti sur diversaj energiaj niveloj, t. e. povas havi diversajn statoj, kiuj difinas sian orbiton. La staton de elektrono oni indikas per minuskloj: '''s, p, d, f'''. En la kemio gravas la unuj tri statoj: '''s, p''' kaj '''d''', kiun oni povas ilustri en la orta, spaca, koordinata sistemo. Imagu, ke la kerno estas en la origo de la koordinata sistemo. En la stato '''s''' la orbito situas ĉirkaŭ la origo. En la stato '''p''' la orbito povas situi laŭ la akso '''x, y''' aŭ '''z''', en formo de etendiĝanta cifero 8. Laŭ la lokiĝo oni diferencas orbitoj '''px, py''', kaj '''pz'''. En la stato '''d''' estas la formo de orbito pli komplika.
 
La energion de elektrono ĉefe karakterizas la ĉefa kvantumnumero, kiu povas havi la valorojn: 1 .. 8. Kun kreskanta valoro kreskas ankaŭ la energio de elektrono. la elektrona ŝelo de atomo povas havi ĝis sep tavolojn. Ofte oni indikas la tavolojn per Majuskloj: '''K, L, M, N, O, P, Q''', aŭ per la ĉefaj kvantumaj numeroj: '''1, 2, 3, 4, 5, 6, 7'''. En la perioda tabelo la vico montras, kiom da tavolon havas la elemento. Ĝia nombro indikas, en kia vico troviĝas la elemento. La nombro de orbitoj en la tavolo: '''n2''', kaj la nombro de elektronoj en la tavolo: '''2n2'''. La plej multaj elektronojn en la vico havas la noblaj gazoj. Kun ili finiĝas la vicoj, iliaj plej eksteraj orbitoj estas plenitaj kun elektronoj.