Limbo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Limbo katolika''', pliprecize limbo de iamaj katolikaj teologoj, estis la kondiĉo de la animoj de infanoj mortintaj senbaptaj. Ĉar la bapto estis konceptita kiel vojo necesa por atingi la eternan savon pro ĝia efiko liberigi el la origina peko, jen la problemo: kia la sorto, transtombe, de tiuj infanoj? Iuj teologoj (ekzemple, Sankta Aŭgusteno en la letero 217[http://www.augustinus.it/italiano/lettere/index.htm] kaj en la provinca koncilio de Kartago (418) imagis lokon aŭ staton similajn al la tiu de infero, kvankam kun penoj malpli suferigantaj. Sed al la kristana popolo tio ŝajnis io nejusta kaj eĉ kruela. Por mildigi tiun fidelulan reagon kaj ankaŭ por pli akcenti la dian mizerikordon, oni komencis paroli pri loko ekstere de la infero, kie la nebaptitaj infanoj povas ĝui, se ne nesupernaturajn, almenaŭ la “naturajn” ĝojojn eĉ en manko de la dia vidalvido.
 
Tiom plaĉis la supozo ke iom post iom la limbo fariĝis komuna sendiskuta akceptaĵo. Tiom plaĉis ke eĉ iuj ekumenaj koncilioj (la Florenca, ekzemple, de 1431-1439, pri limbo parolis kaj montri simpatii al ĝi apogiĝanta sur Johano 3,5 ("se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri la regnon de Dio”, kaj sur Marko 16,16 ("kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita"); kaj dume la limbo eniris diversajn katekismojn eĉ gravajn, ec en tiu de PéioPio la 10a [http://www.museosanpiox.it/sanpiox/catechismomaggiore/].
Favoris ĝian akceptiĝon ka disvastiĝon la aludo al similaj loko aŭ kondiĉo de la “Limbo de la Patroj”, supozigita de novtestamentaj esprimoj kiel “la evangelio estis anoncita ankaŭ al la mortintoj (1Pt 4,6)”, “Kristo... iris kaj predikis ankaŭ al la enkarceraj spiritoj (1Pt 3,19)” por la justuloj de la antaŭelaĉeta epoko atendantaj la liberigan viziton de Kristo. Ĉar tiaj esprimoj, kaj aliaj somilaj, kiel estas jam sciite, pli ol faktan eventon celas karakterizigi la funkcion de Kristo kiu etendiĝas al la tuta reala kreaĵaro, spertebla kaj nespertebla, ili ne utilas por montri ke vere estas transtomba limbo.