Gama-radiado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bat-smg:Gama spėndolē
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Gama-radiado''' (aŭ γ-radiado) estas elektromagneta radiado. Pro ĝia tre alta frekvenco ĝi estas [[joniga radiado]]. Ĝia frekvenco estas pli ol 2,42 [[Herco|EHz]], la ondolongo pli malgranda ol 124 [[metro|pm]], pli mallonga ol [[ikso-radioj]]. Ĝi estas formita de [[fotono]]j.
 
Gama-radiado estas la plej energia el la tuta [[elektromagneta spektro]]. Ĝi estas ofte difinata kiel pli energia ol 10 [[Elektronvolto|keV]], , kvankam la unua parto de tiu intervalo estas ankaŭ konsiderata kiel energiaj [[ikso-radioj]]. Fakte, ne ekzistas fizika diferenco inter gama- kaj ikso-radiado: oni kutime nomas gama-radiadon tiun elsendon de fotonoj el [[nukleo|nukleaj]] procezoj, dum la ikso-radioj originas el la eksteraj tavoloj de la [[atomo]] aŭ el similaj procezoj. Povas okazi ke kelkaj iksoradioj estas pli energiaj ol iuj gama-radioj.
 
Do, gama-radiado ne estas partikla kiel [[alfa-radiado|alfa]]- kaj [[beta-radiado]], sed ĝenerale akompanas tiujn. Ĉar gama-radiado estas multe pli penetranta ol partikla radiado, oni bezonas pli dikan tavolon de materialo por protekti sin kontraŭ ĝi. [[Plumbo]] kaj aliaj materioj densaj kun alta [[atomnombro]] taŭgas bone kiel ŝildaĵo. Plumbaĵo unu centimetron dika duonigas la intenson de gama-radiado. Strukturaj konstruaĵoj povas uzi [[radiadŝirma betono]]n por protektado.